Adrienne Csengery | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1946 (78-jaraĝa) en Amberg |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Domokos Moldován |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Adrienne Csengery [ĉengeri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csengery Adrienne estas germana-hungara operkantisto (soprano), altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Domokos Moldován.
Adrienne Csengery naskiĝis la 3-an de januaro 1946 en Bavario en Amberg.
Biografio
Adrienne Csengery frekventis gimnazion en Budapeŝto, dum la gimnaziaj jaroj ŝi atingis unuan lokon en konkurso de Hungara Televizio. Ŝi akiris diplomon en la Muzikakademio Franz Liszt en 1970. Ŝi debutis en 1969 en la Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi apartenis al trupo de la Operejo inter 1970–2005, tamen okazis interrompo. Ŝi kantadis en Operejo de Munkeno inter 1974–1977. Ŝi atingis la unuajn lokojn en kantistaj konkursoj en 1973 en 's-Hertogenbosch, en la sekva jaro en Parizo. Ŝi estis gastokantisto ankaŭ en pluraj operejoj de Eŭropo kaj ŝi partoprenis en diversaj festivaloj. En 2005 ŝi ekinstruis en Scienca Universitato de Szeged kaj Universitato de Debrecen. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1981-2008.
Elektitaj operaj roloj
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly - Kate
- La bohème - Musette
- Gianni Schicchi - Lauretta
- Giuseppe Verdi: Rigoletto - grafino Ceprano
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte - Pamina
- La geedziĝo de Figaro - Susanna
- Don Giovanni - Zerlina
- Richard Wagner: Das Rheingold - Freia
Elektitaj filmaj roloj
- Tízezer kilométer a Szovjetunióban (1963)
- Lumaj ventoj (1969)
- Hülyeség nem akadály (1986)
Fontoj
- Arkivigite je 2017-03-22 per la retarkivo Wayback Machine angle
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto