Adolphe Monticelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1824 en Marsejlo, Bouches-du-Rhône |
Morto | 29-an de junio 1886 (61-jaraĝa) en Marsejlo, Bouches-du-Rhône |
Tombo | tombejo Sankt-Petro de Marsejlo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Thiers • École des beaux-arts de Marseille |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Kristo benas la infanojn Marborda montaro Ĉe la altaro |
Adolphe Joseph Thomas Monticelli (naskiĝis la 14-an de oktobro 1824 en Marsejlo, mortis la 29-an de junio 1886 samloke) estis franca pentristo de la generacio antaŭanta la impresionismon.
Biografio
Monticelli naskiĝis en Marsejlo en malriĉaj cirkonstancoj. Li studis en la municipa altlernejo de desegnado (École Municipale de dessin) en Marsejlo inter la jaroj 1842 kaj 1846, kaj daŭrigis sian artan trejnadon en Parizo, kie li studis sub Paul Delaroche en la Nacia Altlernejo de Belartoj. En Parizo li faris kopiojn laŭ la malnovaj majstroj en la fama artmuzeo Luvro, kaj admiris la oleofarbajn skizojn de Eugène Delacroix. En 1855 li renkontis kun Narcisse Diaz, membro de la skolo de Barbizon, kaj la du ofte pentris kune en la arbaro ĉirkaŭanta la kastelon de Fontainebleau. Monticelli ofte adoptis la praktikon de Díaz enkonduki nudulojn aŭ elegante vestitajn figurojn en siajn pentraĵojn de pejzaĝoj.
Li evoluigis tre individuan romantikisman stilon de pentrarto, en kiu bele koloraj, makulitaj, teksturaj kaj kvazaŭvitraj surfacoj produktas brilan efikon. Li pentris kortegajn temojn inspiritajn de Antoine Watteau, krome li pentris aranĝitaĵojn, portretojn, kaj orientalismajn temojn kiuj ŝuldiĝas multe al la ekzemplo de Delacroix.
Post 1870, Monticelli revenis al Marsejlo, kie li vivis en malriĉeco kvankam li pentris abunde, vendante siajn pentraĵojn por malgrandaj sumoj. Plenkore li dediĉis sin al sia arto, kaj ne konsideris ekonomiajn aspektojn.
La junulo Paul Cézanne simpatiis kun Monticelli en la 1860-aj jaroj, kaj la influo de la verko de pli malnova pentristo povas esti vidita en la verko de Cézanne de tiu jardeko. Inter 1878 kaj 1884 la du artistoj ofte pentris kune, pasigante unu monaton marŝante la kamparon ĉirkaŭ Aix-en-Provence. Lia laboro atingis sian plej grandan spontanecon en la jardeko antaŭ sia morto en 1886.
Galerio
la monto Garbalan (ĉ. 1871) virinoj en parko (ĉ. 1882) Marborda montaro (1870-aj jaroj) La flamingoj