Adolph Artz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | David Adolphe Constant Artz |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1837 en Hago |
Morto | 8-an de novembro 1890 (52-jaraĝa) en Hago |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Reĝa Akademio de Arto |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Hélène Schemel |
Infano | Constant Artz |
Okupo | |
Okupo | pentristo • desegnisto • gravuristo • kolektanto |
Verkoj | At Grandmother's In the Orphanage at Katwijk-Binnen Boy and Girl in the Dunes |
Adolph Artz estis nederlanda pentristo. Dum la jaroj 1855-1864 li studis je la Amsterdama Akademio, kie li renkontiĝis kaj amikiĝis kun Jozef Israëls. La verkoj de Israëls, prezentantaj la vivon de fiŝkaptistoj, estis la ĉefa inspiro por liaj verkoj. Dum la jaroj 1866-1874 li loĝis en Parizo, kie en sia propra studio, krom daŭrigi la temon pri fiŝkaptado, li kreis ĝenrajn komponaĵojn inspiritajn de japana arto. En Parizo, li estis en proksima kontakto kun Jacob Maris kaj Frederik Kaemmerer. En 1874 li revenis al Hago, kie li estis membro de la Hollandsche Teekenmaatschappij. En 1879, li ricevis la Ordon de la Kverka Krono de Vilhelmo la 3-a de Nederlando. En 1889 li estis en la ĵurio de la Universala Ekspozicio en Parizo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.