Adolf Vorbuchner | |||||
---|---|---|---|---|---|
katolika episkopo | |||||
Sekvanto | Áron Márton vd | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de marto 1890 en Arad | ||||
Morto | 10-an de septembro 1938 (48-jaraĝa) en Vieno | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
episkopo de Alba Iulia ![]() | |||||
Dum | 1938– | ||||
Antaŭulo | Gusztáv Károly Mailáth | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adolf VORBUCHNER [vorbuĥner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vorbuchner Adolf estis hungara pastro, instruisto, episkopo, abato.
Adolf Vorbuchner naskiĝis la 23-an de marto 1890 en Hungara reĝlando en Arad (nun en Rumanio). Li mortis la 10-an de septembro 1938 en Aŭstrio en Vieno.
Biografio
Adolf Vorbuchner lernis filozofion kaj teologon en Freiburg. Li pastriĝis en 1914, poste li instruis en Nagyszeben/Sibiu. Dum la 1-a mondmilito li estis armea pastro, poste en Sibiu (jam apartenanta al Rumanio) li estis pastro kaj instruisto. Baldaŭe li iĝis ankaŭ abato. Liaj baldaŭaj titoloj kaj postenoj estis:
- titulara episkopo en 1936
- episkopo de Alba Iulia en 1938.
Li estas entombigita en Katedralo Sankta Mikaelo (Alba Iulia).
Elektitaj publikaĵoj
- en la 1920-aj jaroj signifaj kontribuoj en Erdélyi Tudósító
- ’’Az erdélyi ppség története’’ (Historio de la transilvania diocezo, (1925)
- ’’A nagyszebeni plébánia története’’ (Historio de la paroĥo en Nagyszeben).- manuskripto
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.