Adolf Haslinger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de marto 1933 en Saalfelden | ||||
Morto | 7-an de januaro 2013 (79-jaraĝa) en Salcburgo | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | germanisto • universitata instruisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adolf HASLINGER (naskiĝinta la 23-an de marto 1933 en Saalfelden, mortinta la 7-an de januaro 2013 en Salcburgo) estis aŭstra anglistikisto kaj germanisto. Inter 1995 kaj 2003 li rektoris ĉe la Salcburga universitato.
Vivo
Adolf Haslinger finstudis en 1961 pri anglistiko kaj germanistiko ĉe la Universitato de Innsbruck per defendo de disertaĵo pri la dialektoj de Pinzgau. Kiam en la 1964-a jaro (re)fondiĝis li tie ekdeĵoris asistante. Post habilitiĝo en 1969 pri Epische Formen im höfischen Barockroman (epikaj formoj en al kortega barokromano) li nomumiĝis en 1973 eksterorda kaj en 1976 orda profesoro pri aŭstria literaturo.
Adolf Haslinger estris la de li mem en 1977 fonditan Salcburgan Literaturarkivon kaj estraranis en diversaj literaturaj societoj kaj kluboj. Krome li kunfondis Internationale Thomas-Bernhard-Gesellschaft, engaĝiĝemulan rondon memorigontan la verkojn kaj talenton de Thomas Bernhard.
Agado
Adolf Haslinger ĉefe interesiĝis (krom pri baroka literaturo kaj la eldonado de tekstoj de Adalbert Stifter kaj George Saiko) pri la aŭstria aktuala literaturo: tion atestas liaj eseoj kaj laboraĵoj pri H. C. Artmann, Konrad Bayer, Thomas Bernhard, Heimito von Doderer, Franz Innerhofer kaj Andreas Okopenko. Apenaŭ ekprofesorinte li fondis en 1977 la Salcburgan Literaturarkivon kiu sukcesis akiri altvalorajn manuskriptojn kaj arkivaĵojn de Thomas Bernhard, Peter Handke aŭ eĉ Stefan Zweig. Estante prezidanto de la salcburga filio de Rotario li iniciatis la munton de memortabulo pri Bernhard ĉe la muro de la Salcburga Landa Teatrejo pro ties multaj premieroj surlokaj. Kun la nobelpremiito Peter Handke li amikiĝis.
Alia fokuso estis pri la historio kaj kulturo salcburgaj, pro kio li kune kun Peter Mittermayr eldonis la kulturleksikonon Salzburger Kulturlexikon. Jam komence la 1970-aj jaroj li furoris kaŝe per laboraĵoj pri James Joyce kaj ties kontaktoj kun Salcburgo, Feldkirch kaj Innsbruck. Malgraŭ la fakto ke Joyce nur feriumis kelkajn tagojn Salcburge ja valoris esplori la impresojn de Salcburgo je Joyce kaj liajn agadojn ĉi-tie.[1]
Honoroj
- 1994: Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich[2]
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Adolf Haslinger en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- "Ein neues Kapitel in der Geschichte der Uni Salzburg hat begonnen"
- Adolf Haslinger und Andreas Weigel: Porträt von James Joyce im „Salzburg Museum“. Ĉe: Salzburger Nachrichten, 11.10.2007.
- Salzburger Nachrichten: "Früherer Rektor der Uni Salzburg Haslinger gestorben."
- Herwig Gottwald, Hildemar Holl kaj Manfred Mittermayer: Nekrologp
- Adolf Haslinger ĉe Salzburg-Wiki
Notoj
- ↑ "James Joyce und Salzburg" - Ĉe: Das Salzburger Jahr. Eine Kulturchronik (1970/71), p. 35-36
- ↑ listo de honoritoj