Adolf Bischitzky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1871 en Dřísy |
Morto | 27-an de aŭgusto 1934 (62-jaraĝa) |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | fakultato de medicino en la Germana Universitato Prago |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • kuracisto |
D-ro Adolf BISCHITZKY [biŝicki] (naskiĝis la 18-an de novembro 1871 en Driz; mortis la 27-an de aŭgusto 1934 en Prago) estis ĉeĥoslovaka germano, esperantisto kaj kuracisto en Prago.
Li estis humanisto, liberpensulo, prezidanto de Ĉeĥa Ligo de Homaj Rajtoj. Li kunfondis en 1908 kaj prezidis ekde 1911 Societon de germanlingvaj Esperantistoj en Prago. De 1921 li estis membro de ŝtata ekzamena komisiono. Li gvidis kursojn kaj estis profesoro de Esperanto en la germanlingva Komerca Akademio en Prago. Li estis kunlaboranto de Internacia Medicina Revuo, Marto, ktp. Li tradukis Maria Magdalena de Hebbel; Suferoj de la juna Werther de Goethe; La aliformigita driado de Hugo SALUS. Li verkis ekzercaron por germanoj, 1922.
Literaturo
- Nekrologo de Ludwig Goldberger en Informilo de Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio 1934/6, paĝo 39.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.