Kiel adoleskantinan romanon (germane: Backfischroman) oni titolas ĝenron de porinfana literaturo kaj de la ĉefe al knabinoj de inter 12 kaj 16 jarojn aĝaj celita literaturo.
La termino estas uzata ene de la germana literaturhistorio por verkoj skribitaj inter 1850 kaj 1950. Ili kliŝe prezentas tradician imagon de la adoleskantinoj kaj de la virinoj kaj de ilia rolo socia. Sekve la agado de multaj finiĝas per la edziniĝo. La heroino iĝas hejmmastrino kaj rezignas pri eventuale ekzistantaj profesiaj deziroj.
Klasikaj verkoj estas "Der Trotzkopf" de Emmy von Rhoden. Aliaj konataj reprezentantoj estas Frida Schanz[1], Magda Trott, Clementine Helm, Luise Glaß kaj Henny Koch. Krome estas konataj kaj ĝis hodiaŭ eldonitaj la libroj de Else Ury.
Dum la dua duono de la 20a jarcento tiu subĝenro evoluiĝis samtempe kun la tuta socio al alitipaj historioj de alitipaj junulinoj, kun nunaj novaj problemoj, kiaj rilatoj kun la junuloj, problemoj kun la gepatroj aŭ geinstruistoj kaj lernejo, problemoj inter amikinoj ktp.
Literaturo
- Gisela Wilkending: Mädchenliteratur der Kaiserzeit: zwischen weiblicher Identifizierung und Grenzüberschreitung. Metzler 2003, ISBN 9783476019639
- Hadassah Stichnothe: Liebe, Krieg und Sommerferien. Der weibliche Adoleszenzroman im historischen Überblick. Der Deutschunterricht, 68. Bd., H. 2 (2016), p. 14–26
- Mädchenliteratur. Ĉe: Friederike Ursula Eigler, Susanne Kord: The Feminist Encyclopedia of German Literature. Greenwood, 1997, ISBN 0313293139, p. 293–294
- Jennifer Drake Askey: Good Girls, Good Germans: Girls’ Education and Emotional Nationalism in Wilhelminian Germany. Camden House (Boydell & Brewer) 2013, S. 103–141 (Kapitel „Mädchenliteratur I — Backfischbücher and Historical Novels“)
- David Ehrenpreis: The Figure of the Backfisch: Representing Puberty in Wilhelmine Germany. Zeitschrift für Kunstgeschichte, 67. Bd., H. 4 (2004), p. 479–508 (JSTOR)
- Elizabeth Harvey: Private Fantasy and Public Intervention: Girls’ Reading in Weimar Germany. Ĉe: Jennifer Birkett (eld.), Elizabeth Harvey (eld.): Determined Women: Studies in the Construction of the Female Subject, 1900–90. Springer 1991, ISBN 9781349212927, p. 38-67
Notoj
- ↑ "Mit sechzehn" kun tipa joviala 'intervirina' alparolo fare de la verkistino]