La Administra kuniĝo de senatanoj nealiĝintaj al frakcio (Franclingve "Réunion administrative des sénateurs ne figurant sur la liste d'aucun groupe" aŭ "RASNAG") estas la grupiĝo de senatanoj ne aliĝintaj al frakcio en la franca Senato. Ili ne estas sufiĉe multnombraj por konsistigi parlamentan frakcion, ili konsistigas, laŭ la regularo de la Senato, administran kuniĝon, kiu elektas delegiton por reprezenti ĝin kaj kiu disponas pri iuj rajtoj por la disdono de la seĝoj en komisionoj kaj en la estraro de la Senato.
Konsisto
RASNAG arigas nun la ses sekvantajn senatanojn, ĉiuj dekstre en la politika spektro :
- Philippe Adnot, Aube, Liberala kaj Modera Movado
- Philippe Darniche, Vendée, MPF
- Gaston Flosse, Tahoeraa huiraatira, Polinezio
- Jean-Louis Masson, Moselle, Demokratio kaj Respubliko kaj subteno de Ekstaru La Respubliko
- Alex Türk, Nord, DVD
- Pierre Bernard-Reymond, Hautes-Alpes, DVD
Bruno Retailleau estis membro de RASNAG ĝis oktobro 2011, kiam li aliĝis al la frakcio UMP.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala interretejo de RASNAG Arkivigite je 2012-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.