Mapo de Ostrava kaj ĉirkaŭaĵo el la jaro 1699

La statuta urbo Ostrava trairis de fino de la Dua Mondmilito tra ŝtorma evoluo ne nur en flanko de ekonomia, politikasocia, sed ankaŭ tra teritoria kaj administra. La evoluon de urbo antaŭ la Dua Mondmilito kaptas artikolo Granda Ostrava.

19451946

Dum liberigaj bataloj kaj post ties finigo la administradon de Moravia Ostrava kaj la ĉirkaŭaj municipoj prenis lokaj naciaj komitatoj (LNK). Ostrava magistrato agadanta ĝis la 29-a de aprilo 1945 estis nuligita kaj la 2-an de majo 1945 anstataŭigita per dumtempa nacia komitato. Tiu havis dek tri membrojn, kiuj reprezentis komunistan partion, social-demokratan partion, nacie-demokratan partion kaj popolan partion. En ties frunto staris koministo Josef Lampa. La komitato solvis ĉiujn demandojn rilataj al la renovigo kaj la vivo de Moravia Ostrava. Kvanto de taskoj, per kiuj li estis surŝutita, postulis ties ampleksigon.

La 22-an de majo 1945 okazis destinanta kunveno de laŭorda LNK. LNK havis 26 membrojn kaj ties prezidanto fariĝis komunisto Josef Kotas. La ĝenerala asembleo de LNK estis la 11-an de junio 1945 ampleksigita al 60 membroj kaj la 2-an de julio 1945 komencis labori dudekmembra konsilantaro de LNK.

Senpere post la liberigo estis en la eksaj municipoj aligitaj al Moravia Ostrava kaj en kelkaj lokaj partoj difinitaj propraj LNK, sed kiuj funkciis sen leĝa bazo. Laŭ registara ordono numero 4/1945 Sb. devis en ĉiu municipo esti sole unu LNK. La konsilantaro de LNK en Moravia Ostrava tial per sia decido el la 6-a de julio 1945 ŝanĝis tiujn ĉi LNK al helpaj naciaj komitatoj (HNK), kiuj estis subigitaj al ĝi.

HNK estis rolintaj gravan rolon en la semajnoj post la liberigo. Dank' al bona kono de la lokaj rilatoj ili kapablis solvi la problemojn de homoj pli bone ol la "granda" LNK. Sed iliaj reprezentantoj ne estis kontentaj kun negrandaj rajtoj, kiujn la konsilantaro komisiis al ili, tial ili akceptis memorandumojn, kiujn ili sendis al la registaro kaj al ministerio de enlando. Ili postulis en ili pli grandan memstarecon kaj decentraligon de la urba administracio ĝis nivelo de LNK en la unuopaj kvartaloj.

Laŭ okupacia ordono numero 236/1941 Sb. el la 29-a de majo 1941 Moravia Ostrava faris kiel urbo kun aparta statuto subigita rekte al landa ofico en Brno ankaŭ funkcion de distrikta ofico. La teritorio distrikto estis tiam ampleksigita je ok municipoj de politika distrikto Frýdek (Heřmanice, Hrušov, Kunčice nad Ostravicí, Kunčičky, Michálkovice, Muglinov, Radvanice, Silezia Ostrava) kaj kvar municipoj de politika distrikto Moravia Ostrava (Hrabová, Nová Bělá, Stará Bělá kaj Výškovice).

Tiun ĉi ordonon fakte konfirmis dekreto de prezidento de la respubliko numero 121/1945 Sb. el la 27-a de oktobro 1945, per kiu Moravia Ostrava estis konfirmita kiel urbo kun la aparta statuto. Samtempe estis konfirmita ankaŭ la aligo de municipoj al Moravia Ostrava. La moraviaostrava administra distrikto estis nuligita kaj ties eksaj municipoj Krmelín, Proskovice kaj Stará Ves nad Ondřejnicí fariĝis partoj de nova administra distrikto Místek, kiu kuniĝis kun administra distrikto Frýdek.

La dekreto ankaŭ establis branĉan oficon de Moraviasilezia landa nacia komitato en Moravia Ostrava (LaNK), sub kiun falis administraj distriktoj Bílovec, Bruntál, Fryštát, Frývaldov, Hlučín, Nový Jičín, Krnov, Místek, Opava-venkov, Český Těšín kaj plu la statuta urbo Opava kaj Moravia Ostrava. La ostravaj HNK estis komisiitaj per administado de la teritorioj, sur kiuj ili kreiĝis.

19461949

Pro nepripensita decido de la centraj ŝtataj organoj estis al la 1-a de julio 1946 nuligitaj HNK, kvankam ili dum sia unujara ekzistado bone pruviĝis. La 10-an de julio 1946 okazis difinanta kunveno de Nacia komitato de la statuta urbo Moravia Ostrava.

Per dekreto de la ministerio de enlando numero 1522/1946 Ú.l. el la 28-a de junio 1946 Moravia Ostrava alinomiĝas je Ostrava, kion pli poste konfirmis proklamilo numero 123/1947 Sb. Estis tiel forigita post la aliĝo de la sileziaj municipoj la arĥaika markigo de la statuta urbo.

Ostrava tiutempe konsistis el la dek naŭ eksaj memstaraj municipoj, kies katastraj teritorioj estis kiel la lokaj partoj markitaj per numeroj. Kiel la dudeka loka parto estis envicigita ankaŭ la eksa loka parto de municipo Zábřeh nad Odrou, Hulváky.

MarkigoLoka parto
Ostrava I.Moravia Ostrava
Ostrava II.Přívoz
Ostrava III.Mariánské Hory
Ostrava IV.Nová Ves
Ostrava V.Zábřeh nad Odrou
Ostrava VI.Hrabůvka
Ostrava VII.Vítkovice
Ostrava VIII.Silezia Ostrava
Ostrava IX.Muglinov
Ostrava X.Hrušov
Ostrava XI.Heřmanice
Ostrava XII.Michálkovice
Ostrava XIII.Radvanice kun Lipina
Ostrava XIV.Kunčičky
Ostrava XV.Kunčice nad Ostravicí
Ostrava XVIHrabová
Ostrava XVII.Nová Bělá
Ostrava XVIIIStará Bělá
Ostrava XIX.Výškovice
Ostrava XX.Hulváky

Per proklamilo de la ministerio de enlando numero 1903/1946 Ú.l. estis kun valideco ekde la 1-a de novembro 1946 eldonita Dumtempa organiza ordeno de la statutaj urboj. La naciaj komitatoj de la statutaj urboj estis alinomitaj per ĝi je Centraj naciaj komitatoj (CNK).

Kelkajn nuligitajn HNK anstataŭigis periferiaj konsilantaroj (PK) destinitaj en tiuj ĉi randaj partoj de la urbo:

MarkigoLoka partoKatastra teritorio
Periferia konsilantaro I.Stará BěláStará Bělá, Nová Bělá, Výškovice
Periferia konsilantaro II.HrabováHrabová
Periferia konsilantaro III.Kunčice nad OstravicíKunčice nad Ostravicí, Kunčičky
Periferia konsilantaro IV.RadvaniceRadvanice
Periferia konsilantaro V.MichálkoviceMichálkovice
Periferia konsilantaro VI.HeřmaniceHeřmanice
Periferia konsilantaro VII.HrušovHrušov

Pro reciproka konkursemo de kelkaj partoj estis ankoraŭ establitaj por intermita tempo helpaj oficejoj de la periferia konsilantaro I. en Nová Bělá, Výškovice kaj Kunčičky, kaj plu helpa oficejo de CNK en Muglinov. Sed nekompreneble ne estis la periferiaj konsilantaroj establitaj en la grandaj kvartaloj, kiel estis Mariánské Hory, Moravia Ostrava, Přívoz, Vítkovice kaj aliaj.

19491954

Post februara renverso okazis akcepto de la tuta vico de novaj leĝaj preskriboj (precipe de konstitucio kaj leĝo pri regiona establo). Ekde la 1-a de januaro 1949 pereis branĉa ofico de LaNK en Ostrava kaj ĝian funkcion transprenis nove destinita Regiona nacia komitato en Ostrava (RNK). En ties administracian distrikton apartenis distriktoj Bílovec, Český Těšín, Fryštát, Hlučín, Nový Jičín, Krnov, Místek kaj Opava-provinco, plu poste la eksaj statutaj urboj Opava kaj Ostrava. Ekde la 1-a de februaro 1949 estis establita distrikto Ostrava kun sidejo en Ostrava, kiun kreis la ĉirkaŭaj 25 municipoj.

En la regionaj urboj poste laŭ propono de la ostrava CNK okazis kreo de la unuopaj naciaj komitatoj (UNK). Tiuj plenumis funkcion de la distrikta nacia komitato (DNK) kaj samtempe ili funkciis kiel LNK por la urbo, en kiu ili havis la sidejon. Sole brno kaj Bratislavo (kaj memkompreneble ankaŭ la ĉefurbo Prago) ne havis UNK.

Ŝanĝiĝis ankaŭ la nombro de la periferaj konsilantaroj:

MarkigoUrba kvartaloDato de establo
Periferia konsilantaro I.Stará Bělá26-a de junio 1949
Periferia konsilantaro II.Hrabová26-a de junio 1949
Periferia konsilantaro III.Kunčice26-a de junio 1949
Periferia konsilantaro IV.Radvanice26-a de junio 1949
Periferia konsilantaro V.Michálkovice26-a de junio 1949
Periferia konsilantaro VI.Heřmanice26-a de junio 1949
Periferia konsilantaro VII.Hrušov26-a de junio 1949
Periferia konsilantaro VIII.Muglinov27-a de februaro 1950
Periferia konsilantaro IX.Výškovice27-a de februaro 1950
Periferia konsilantaro X.Kunčičky27-a de februaro 1950
Periferia konsilantaro XI.Nová Bělá21-a de decembro 1950

La grandaj urbaj kvartaloj kiel Mariánské Hory, Ostrava-mezo, Přívoz, Silezia Ostrava kaj Vítkovice ĝistaendis la periferiajn konsilantarojn nur en la 2-a duono de la jaro 1951.

19541957

Konstitucia leĝo pri la naciaj komitatoj numero 12/1954 Sb. el la 3-a de marto 1954 principe ŝanĝis la funkciadon de la naciaj komitatoj. Tiuj estis nove proklamitaj kiel balotataj lokaj organoj de la ŝtata potenco, kiujn difinas la civitanoj pli aĝaj ol dekok jaroj en sekretaj balotoj por tempo tri jaroj. Referaĵoj estis anstataŭigitaj per rezistmovadoj kaj administracioj.

Per registara ordono numero 16/1954 Sb. estis limoj de la ostrava distrikto disvastigitaj je municipoj Poruba kaj Bílovec. la urbaj kvartaloj Nová Bělá, Stará Bělá kaj Výškovice memstariĝis kaj kiel la memstaraj municipoj ili estis ankaŭ enmembrigitaj en la ostravan distrikton.

La ĝisnuna UNK estis ŝanĝita je urba nacia komitato (UNK), kiu fakte transprenis laboron de DNK, dum funkcion de LNK sur teritorio de la urbo devis plenumi periferaj naciaj komitatoj (PNK). Sed tiuj reale havis nur limigitan leĝpovon.

NumeroUrba kvartalo
I.Ostrava-mezo
II.Ostrava-Přívoz
III.Ostrava-Mariánské Hory (inkluzive de k. t. Nová Ves kaj Zábřeh-Hulváky)
IV.Ostrava-Vítkovice
V.Ostrava-Zábřeh
VI.Ostrava-Hrabůvka
VII.Ostrava-Silezia Ostrava
VIII.Ostrava-Muglinov
IX.Ostrava-Hrušov
X.Ostrava-Heřmanice
XI.Ostrava-Michálkovice
XII.Ostrava-Radvanice
XIII.Ostrava-Kunčice
XIV.Ostrava-Kunčičky
XV.Ostrava-Hrabová

19571960

En la dua duono de la jaro 1956 UNK kaj RNK okupiĝis per konsideroj pri nova membrigo de Ostrava. La registaro konsentis kun la prezentita propono (la registara ordono numero 9/1957 Sb.) kaj tial ekde la 20-a de majo 1957 estiĝis du novaj administraj distriktoj: Ostrava-urbo kaj Ostrava-provinco. Hrabová fariĝis memstara municipo de la distrikto Ostrava-provinco. Poruba, Pustkovec kaj Třebovice kuniĝis en unu municipon kun nomo Poruba kaj komune kun Svinov ili estis enmembrigitaj en Ostravon kiel novaj urbaj kvartaloj Ostrava-Poruba kaj Ostrava-Svinov.

NumeroUrba kvartalo
I.Ostrava-mezo
II.Ostrava-Přívoz
III.Ostrava-Mariánské Hory
IV.Ostrava-Svinov
V.Ostrava-Zábřeh
VI.Ostrava-Hrabůvka
VII.Ostrava-Vítkovice
VIII.Ostrava-Silezia Ostrava
IX.Ostrava-Muglinov
X.Ostrava-Hrušov
XI.Ostrava-Heřmanice
XII.Ostrava-Michálkovice
XIII.Ostrava-Radvanice
XIV.Ostrava-Kunčičky
XV.Ostrava-Kunčice
XVI.Ostrava-Poruba

19601971

Ekde la 1-a de julio 1960 okazis surbaze de la konstitucia leĝo pri balotoj en reprezentejaj korpusoj numero 35/1960 Sb. kaj laŭ pluaj tiutempe akceptitaj leĝoj al la ŝanĝoj en organizado de la teritoria administrado. Estis nuligita distrikto Ostrava-provinco kaj ĝiaj municipoj aldonitaj en la ĉirkaŭajn distriktojn Frýdek-Místek, Karviná kaj Opava. La memstaraj municipoj Bartovice, Hrabová kaj Martinov estis enmembrigitaj kiel lokaj partoj de Ostrava. Al la katastra teritorio de Ostrava estis ankaŭ aligita parto de la katastro de Petřkovice kaj Stará Bělá (la t.n Paseky). Al la urba kvartalo Vítkovice estis aligita la katastra teritorio Zábřeh-VŽ. la nombro de la urbaj rondoj sinkis el dek ses al ok.

MarkigoUrba kvartaloKatastra teritorio
Ostrava IOstrava-mezoMoravia Ostrava, Přívoz
Ostrava IIMariánské HoryMariánské Hory, Nová Ves, Zábřeh-Hulváky
Ostrava IIIVítkoviceKunčičky, Kunčice nad Ostravicí, Vítkovice, Zábřeh-VŽ
Ostrava IVZábřeh nad OdrouHrabová, Hrabůvka, Stará Bělá-Paseky, Zábřeh nad Odrou
Ostrava VSilezia OstravaHeřmanice, Michálkovice, Silezia Ostrava
Ostrava VIHrušovHrušov, Muglinov
Ostrava VIIRadvaniceBartovice, Radvanice
Ostrava VIIIPorubaMartinov, Poruba, Pustkovec, Svinov, Třebovice

En la jaro 1965 estis enkadre de planata konstruado de Suda Urbo komencita konstruado de nova loĝkvartalo en Výškovice. Ĉi tiea LNK estis tial ŝanĝita al PNK kun markigo Ostrava IX – Výškovice.

Nacia asemble eldonis la 1-an de decembro 1967 sub numero 190/1967 Sb. Modelan statuton de la urbaj naciaj komitatoj. Surbaze de tiu ĉi statuto aperis la 29-an de aprilo 1969 leĝo pri urbo Ostrava (numero 40/1969 Sb.), kiu ekvalidis la 1-an de julio 1969. Laŭ tiu ĉi leĝo Ostrava estis memstara teritorie-administra unuo kreita de 25 urbaj partoj (el hodiaŭa vido estis menciataj lokaj partoj). En ĉiuj kazoj temis pri la eksaj memstaraj municipoj kaj la lokaj partoj Hulváky kaj Paseky. Organo de la ŝtata administrado fariĝis Nacia komitato de urbo ostrava (NKUO), kiu estis direktata rekte de la registaro. Frunte de NKUO staris primatoro. La divido de Ostrava en naŭ partojn restis konservita.

19711990

Post novembraj balotoj en la jaro 1971 NKUO decidis, ke Ostrava dividiĝos en kvar urbajn partojn:

MarkigoKatastra teritorio
Ostrava 1Moravia Ostrava, Přívoz, Mariánské Hory, Nová Ves, Hulváky, parto de Vítkovice
Ostrava 2Silezia Ostrava, Bartovice, Heřmanice, Hrušov, Kunčičky, Kunčice nad Ostravicí, Muglinov, Radvanice
Ostrava 3Zábřeh nad Odrou, Hrabová, Hrabůvka, Výškovice, parto de Vítkovice
Ostrava 4Poruba, Svinov, Martinov, Pustkovec, Třebovice

Noto: En literaturo ne estas indikita la sorto de k. t. Michálkovice. Zábřeh-Hulváky estas jam menciata nur kiel Hulváky.

Ekde la 26-a de novembro 1971 NKUO estis denove subigita al RNK de Nordmoravia regiono (NMRNK) kaj okazis renovigo de la distrikto Ostrava-urbo. Al la 1-a de januaro 1972 estis ankaŭ nuligita la leĝo pri la urbo Ostrava.

Ekde la 1-a de januaro 1975 estis al Ostrava aligitaj kiel lokaj partoj municipoj Stará Bělá, Nová Bělá kaj Proskovice, kies UNK subigis rekte al NKUO. Nur ekde la 6-a de aprilo 1976 tiuj ĉi partoj estis enmembrigitaj en urban parton Ostrava 3.

Ekde la 24-a de aprilo 1976 okazis plua disvastigo de Ostrava. El la diskrikto Opava estis kiel la lokaj partoj de Ostrava aligitaj municipoj Antošovice, Hošťálkovice, Koblov, Krásné Pole, Plesná, Lhotka u Ostravy kaj Petřkovice; el distrikto Nový Jičín poste Polanka nad Odrou.

Tiuj ĉi teritoriaj ŝanĝoj estis ofice projekciitaj en Centra buletino de ĈSR numero 10/1976 kun valideco ekde la 6-a de aprilo 1976. Tiu ĉi preskribo ankaŭ ŝanĝis la nomon Lhotka u Ostravy je Lhotka, Zábřeh nad Odrou je Zábřeh kaj Polanka nad Odrou je Polanka.

MarkigoKatastra teritorio
Ostrava 1Moravia Ostrava, Přívoz, Mariánské Hory, Nová Ves, Hulváky, Vítkovice (parto), Hošťálkovice, Lhotka, Petřkovice
Ostrava 2Silezia Ostrava, Bartovice, Heřmanice, Hrušov, Kunčičky, Kunčice nad Ostravicí, Muglinov, Radvanice, Antošovice, Koblov, Michálkovice
Ostrava 3Zábřeh, Hrabová, Hrabůvka, Výškovice, Vítkovice (parto), Nová Bělá, Paseka, Proskovice, Stará Bělá
Ostrava 4Poruba, Svinov, Martinov, Pustkovec, Třebovice, Krásné Pole, Plesná, Polanka

Noto: Ĉi tie indikataj k. t. Paseka estas verŝajne la eksa loka parto Stará Bělá-Paseky.

Al la 1-a de januaro 1983 okazis reguligo de administracia limo inter la distriktoj Ostrava-urbo kaj Frýdek-Místek en loka parto Polanka kaj inter la distriktoj Ostrava-urbo kaj Nový Jičín en loka parto Polanka kaj Krásné Pole.

Al la 1-a de julio 1983 estis el la urba parto Ostrava 1 elmembrigita parto de Vítkovice kaj kunigita kun la dua parto en urba kvartalo Ostrava 3. Samtempe pereis la loka parto Paseka per kunigo kun la loka parto Zábřeh. Plu okazis alinomigo de loka parto Kunčice nad Ostravicí je Kunřice.

Al la 1-a de januaro 1984 estiĝis nova loka parto Dubina en la urba kvartalo Ostrava 3.

19901994

La 14-an de septembro 1990 NKUO decidis, ke Ostrava estos dividita en 22 urbopartojn, nome kun valideco ekde la 24-a de novembro 1990. Al la sama dato estis finita la agado de NKUO. Estiĝis anstataŭ ĝi Ofico de urbo Ostrava, kiu transprenis fakte la tutan agendejon. Post nuligo de Nordmoravia regiona nacia komitato estis kreita Distrikta ofico Ostrava-urbo, kiu transprenis ankaŭ malgrandan parton de la agendejo de la eksa NKUO. La Oficejo de urbo Ostrava kaj Distrikta ofico Ostrava-urbo estis kunigitaj al la 30-a de junio 1992 en Magistraton de urbo Ostrava (MUO).

UrbopartoLokaj partojKatastra teritorio
Hošťálkovice Hošťálkovice
Hrabová Hrabová
Krásné Pole Krásné Pole
Lhotka Lhotka u Ostravy
Mariánské Hory kaj HulvákyHulváky, Mariánské HoryMariánské Hory, Zábřeh-Hulváky
Martinov Martinov ve Slezsku
Michálkovice Michálkovice
Moravia Ostrava kaj PřívozMoravia Ostrava, PřívozMoravia Ostrava, Přívoz
Nová Bělá Nová Bělá
Nová Ves Nová Ves u Ostravy
Ostrava-SudoBělský Les, Dubina, Hrabůvka, Výškovice, ZábřehDubina u Ostravy, Hrabůvka, Výškovice u Ostravy, Zábřeh nad Odrou
Petřkovice Petřkovice u Ostravy
Polanka nad Odrou Polanka nad Odrou
Poruba Nová Plesná, Poruba, Poruba-nordo, Stará Plesná
Proskovice Proskovice
Pustkovec Pustkovec
Radvanice kaj BartoviceBartovice, RadvaniceBartovice, Radvanice
Silezia OstravaAntošovice, Heřmanice, Hrušov, Koblov, Kunčice, Kunčičky, Muglinov, Silezia OstravaAntošovice, Heřmanice, Hrušov, Koblov, Kunčice nad Ostravicí, Kunčičky, Muglinov, Silezia Ostrava
Stará Bělá Stará Bělá
Svinov Svinov
Třebovice Třebovice ve Slezsku
Vítkovice Vítkovice, Zábřeh-VŽ

1994–nuntempo

Ekde la 1-a de januaro 1994 de Poruba apartiĝis la plej juna urboparto - Plesná. Ostrava tiel nuntempe dividiĝas en 23 urbopartojn.

Urba partoLokaj partojKatastra teritorio
Hošťálkovice Hošťálkovice
Hrabová Hrabová
Krásné Pole Krásné Pole
Lhotka Lhotka u Ostravy
Mariánské Hory kaj HulvákyHulváky, Mariánské HoryMariánské Hory, Zábřeh-Hulváky
Martinov Martinov ve Slezsku
Michálkovice Michálkovice
Moravská Ostrava kaj PřívozMoravia Ostrava, PřívozMoravia Ostrava, Přívoz
Nová Bělá Nová Bělá
Nová Ves Nová Ves u Ostravy
Ostrava-SudoBělský Les, Dubina, Hrabůvka, Výškovice, ZábřehDubina u Ostravy, Hrabůvka, Výškovice u Ostravy, Zábřeh nad Odrou
Petřkovice Petřkovice u Ostravy
Plesná Nová Plesná, Stará Plesná
Polanka nad Odrou Polanka nad Odrou
Poruba Poruba, Poruba-sever
Proskovice Proskovice
Pustkovec Pustkovec
Radvanice kaj BartoviceBartovice, RadvaniceBartovice, Radvanice
Silezia OstravaAntošovice, Heřmanice, Hrušov, Koblov, Kunčice, Kunčičky, Muglinov, Silezia OstravaAntošovice, Heřmanice, Hrušov, Koblov, Kunčice nad Ostravicí, Kunčičky, Muglinov, Silezia Ostrava
Stará Bělá Stará Bělá
Svinov Svinov
Třebovice Třebovice ve Slezsku
Vítkovice Vítkovice, Zábřeh-VŽ

La teritoria evoluo de Ostrava laŭ katastraj teritorioj

Katastra teritorioJaro de kunigoJaro de malkunigoAreo de la katastra teritorio en la jaroj 1946-1984 (ha)
19461954195719601966197519761984
Moravia Ostrava--792,8792,8792,8792,8792,8808,6808,6808,6
Přívoz1924-594,7594,7594,7594,9594,9570,0570,0570,0
Mariánské Hory1924-526,3526,3526,3540,6540,6534,1534,1534,1
Nová Ves1924-296,9296,9296,9309,1309,1300,0300,0300,0
Zábřeh1924-948,5948,5948,5661,2658,5745,3745,3745,3
Zábřeh-Hulváky-----93,595,189,189,188,5
Zábřeh-VŽ-----216,3217,3224,0224,0224,0
Hrabůvka1924-419,3419,3419,3419,3419,3440,2439,8422,8
Vítkovice1924-435,6435,6435,6485,7485,7513,8513,8513,8
Silezia Ostrava1941-1 405,71 405,71 405,71 175,31 175,31 264,11 163,81 116,8
Hrušov1941-390,1390,1390,1390,1390,1390,0390,1389,7
Muglinov1941-201,1201,1201,1201,0201,0195,9194,8194,8
Heřmanice1941-687,6687,6687,6689,6689,6667,0709,1709,1
Michálkovice1941-261,4261,4261,4289,4289,4289,4289,1288,8
Radvanice1941-589,3589,3589,3806,7806,7803,0813,7813,7
Kunčičky1941-408,8408,8408,8346,2346,2250,5250,5254,5
Kunčice1941-737,4737,4737,4737,2737,2931,8931,8931,8
Nová Bělá1941, 19751954728,4728,4728,4938,1939,1928,9928,9835,9
Stará Bělá1941, 197519541 586,31 586,31 586,3727,8727,8727,8727,8634,8
Výškovice1941, 19751954359,4359,4359,41 522,21 522,21 513,41 513,41 341,1
Hrabová1941, 19601957997,7997,7997,7358,0358,0324,9324,9324,9
Poruba1957-820,0820,0820,0938,1939,1928,9928,5912,5
Poruba-sudo--------1 150,01 149,1
Poruba-nordo--------1 081,11 082,6
Pustkovec1957-345,0345,0345,0345,6324,1324,1--
Svinov1957-1 230,01 230,01 230,01 215,81 215,81 164,9--
Třebovice1957-390,5390,5390,5390,5373,6331,0--
Martinov1960-447,4447,4447,4447,4447,4447,4--
Bartovice1960-857,7857,7857,7857,7857,3703,7703,7703,7
Proskovice1975-346,4346,4346,4346,4346,4346,4346,4342,6
Antošovice1976-37,037,037,037,037,037,037,037,0
Hošťálkovice1976-537,0537,0537,0530,7530,7530,7530,7529,4
Koblov1976-587,0591,3591,3591,2591,2591,2591,3591,3
Krásné Pole1976-672,0672,0672,0673,0673,0673,0638,9629,9
Lhotka1976-197,0197,0197,0197,0197,0240,0213,3213,1
Petřkovice1976-358,0358,0358,0368,0368,0368,0390,1390,1
Plesná1976-475,0475,0475,0475,0475,0475,0476,5484,1
Polanka1976-1 873,01 765,01 765,01 765,01 765,01 765,01 765,61 722,2
Dubina1984--------286,0
Ostrava sume12 367,09 725,012 510,013 829,214 188,316 818,321 461,421 399,3

Mapoj

Ligiloj

Fontoj

  • JIŘÍK, Karel. Správní a územní vývoj města Ostravy. In Ostrava. Sborník příspěvků k dějinám a výstavbě města číslo 13. Jiřík Karel et al. První vydání. Ostrava: Nakladatelství Profil, 1985. str. 74–126

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.