Kantono Grizono en Svisio konsistas el 11 distriktoj (en germana lingvo Bezirk, en romanĉa lingvo district, en la itala lingvo distretto), kiuj konsistas siavice el 39 komunumaroj (en germana lingvo Kreis, en romanĉa lingvo circul, en la itala lingvo circolo).

Distriktoj de Kantono Grizono

Distriktoj de Kantono Grizono

La plej multaj el la distriktoj de Kantono Grizono havas pure administran funkcion sen politika signifo. Ili nur ludas rolon kiel tribunalaj distriktoj. Ilia "ĉefloko" estas jure la sidejo de la tribunalo, respektive la loĝloko de la tribunala prezidanto. Escepto estas la distrikto Surselva, kiu disponas pri regiona parlamento kaj kies cirkloj fakte estas puraj subdistriktoj. Jen la listo (la ciferoj kaj indikoj baziĝas sur la datumoj de la 31-a de decembro 2009):

Distrikto Loĝantaro
(31-12-09)
Areo
en km²
Nombro da
komunumoj
Komunumaroj
Albulo8186693.47 22 Alvaschein, Belfort, Bergün, Surses
Bernino4667237.30 2 Brusio, Poschiavo
Imboden18483203.81 7 Rhäzüns, Trins
Inn/En95931196.56 13 Ramosch, Suot Tasna, Sur Tasna, Val Müstair
Landquart24006193.23 10 Kvin Vilaĝoj, Maienfeld
Malantaŭa Rejno12596617.63 28 Avers, Domleschg, Rheinwald, Schams, Thusis
Malojo18586973.61 12 Bregaglia, Supra Engadino
Moësa7906496.03 17 Calanca, Mesoko, Roveredo
Plessur39743266.75 12 Koiro, Churwalden, Schanfigg
Prättigau/Davos26180853.40 15 Davos, Jenaz, Klosters, Küblis, Luzein, Schiers, Seewis
Surselva219151373.54 42 Cadi/Disentis, Ilanz, Lumnezia/Lugnez, Ruis, Safien
Totale (11)1918617105.33 180

Komunumaroj de Kantono Grizono

Mapo de la komunumaroj de Kantono Grizono

Male al la distriktoj la komunumaroj estas historiaj politikaj unuoj kun certa aŭtonomio kaj politika signifo. La komunumaroj estas ankaŭ la elektodistriktoj dum kantonaj elektoj. La indikitaj ĉeflokoj en kelkaj de la komunumaroj estas nur la loĝloko de la komunumara prezidanto sen jura signifo, dum en aliaj komunumaro ekzistas reala administrejo kun diversaj aŭtoritatoj. Jen la listo (la ciferoj kaj indikoj baziĝas sur la datumoj de la 31-a de decembro 2009):

Blazono Nomo Ĉefloko Nombro da
komunumoj
Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Distrikto
Alvaschein AlvascheinTiefencastel6334990,42 Albulo
Komunumaro Avers AversAvers117293,12 Malantaŭa Rejno
Belfort BelfortSurava5149388,84 Albulo
Komunumaro Bregaglio BregagliaBregaglia11613251,45 Malojo
Bergün BergünBergün2930190,14 Albulo
Komunumaro Brusio BrusioBrusio111,4646,29 Bernino
Komunumaro Cadi/Disentis Cadi/DisentisDisentis/Mustér78211565,53 Surselva
XX CalancaGrono8794121,02 Moësa
Churwalden ChurwaldenChurwalden2152376,31 Plessur
Davos DavosDavos111284283,99 Prättigau/Davos
Domleschg DomleschgFürstenau9427873,94 Malantaŭa Rejno
Ilanz IlanzIlanz167842138,36 Surselva
Jenaz JenazJenaz3196284,59 Prättigau/Davos
Klosters KlostersKlosters13894193,10 Prättigau/Davos
Koiro KoiroKoiro13337728,09 Plessur
Küblis KüblisKüblis3182452,25 Prättigau/Davos
XX Kvin VilaĝojIgis (Landquart)617753119,02 Landquart
Lumnezia/Lugnez Lumnezia/LugnezVals113401358,97 Surselva
Luzein LuzeinLuzein2151683,88 Prättigau/Davos
Komunumaro Maienfel MaienfeldMaienfeld4625274,21 Landquart
Komunumaro Mesoko MesokoMesoko32271261,62 Moësa
Poschiavo PoschiavoPoschiavo13521191,01 Bernino
Ramosch RamoschRamosch31769215,24 Inn/En
Rhäzüns RhäzünsDomat/Ems31125551,99 Imboden
Rheinwald RheinwaldSplugo4780171,44 Malantaŭa Rejno
Komunumaro Roveredo RoveredoRoveredo64841112,97 Moësa
Komunumaro Ruis RuisRueun62042150,83 Surselva
Komunumaro Safien SafienTenna2419111,85 Surselva
Komunumaro Schams SchamsZillis-Reischen81802201,85 Malantaŭa Rejno
Schanfigg SchanfiggSankt Peter-Pagig93870162,38 Plessur
Schiers SchiersSchiers2432594,94 Prättigau/Davos
Seewis SeewisSeewis en Prättigau1141149,63 Prättigau/Davos
Suot Tasna Suot TasnaScuol33719298,83 Inn/En
Supra Engadino Supra EngadinoSamedan1116973722,16 Malojo
Sur Tasna Sur TasnaZernez62497483,84 Inn/En
Surses SursesSavognin92443323,76 Albulo
Komunumaro Thusis ThusisThusis6508077,28 Malantaŭa Rejno
Trins TrinsTrin47228151,82 Imboden
Val Müstair Val MüstairVal Müstair11608198,65 Inn/En
Totale 39Koiro1781918617105,33 Kantono Grizono

Reformprojekto

Nuntempe la Kantono Grizono kun du administraj ebenaĵoj inter komunumo kaj kantono estas superstrukturita. Tial la kantono planas simpligon de administraj strukturoj. Unua etapo estas konstituciŝanĝo por kreo de novaj administraj regionoj anstataŭ la nunaj distriktoj kaj komunumaroj. La elektodistriktoj, kiuj nuntempe kongruas kun la komunumaroj en tiu-ĉi unua etapo ne estos tuŝitaj. Samtempe oni instigas al kunigo de komunumoj, por ke la parte malgrandaj kaj malgrandegaj komunumoj akiru grandecon, kiu permesas la administradon komunan je bona efikeco-kostorilato.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.