Adigoj | |
---|---|
etno | |
Kaŭkazaj popoloj | |
Suma populacio | |
3 500 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
kabarda lingvo • adigea lingvo • rusa lingvo • turka lingvo • araba lingvo | |
Religio | |
sunaismo • religion in Circassia | |
Adigoj estas komuna nomo de kelkaj etnoj, parolantoj en la lingvoj de abĥaz-adiga lingvaro. Etna komunumo konsistanta el adigeoj, kabardoj, ĉerkesoj kaj kelkaj malpli grandaj etnoj. Loĝas en Rusio (560 mil), ankaŭ en multaj landoj de Proksima Oriento (Turkio, Sirio ka.). Ekster Rusio oni nomas ilin ĉerkesoj kaj oni ofte konsideras en ilia nombro ĉiujn elmigrintojn el Norda Kaŭkazio. Totala kvanto: ĉ. 10 mln.
Etnoj parolantaj en la abĥaz-adigaj lingvoj
Klarigo: [m] — memnomo, [f] — franca nomo, [r] — rusa nomo.
No. | Etnoj de la grupo | Kvanto |
---|---|---|
1 | Kabardoj | 322.000 |
2 | Adigeoj | 109.000 |
3 | Abĥazoj | 96.000 |
4 | Ĉerkesoj | 46.000 |
5 | Abazoj | 29.000 |
Abazoj
- Nomoj: [m] abaza; [f] Abasins, Abazins; [r] абазины [abaZINi]
- Popolo en Rusia Federacio, en Karaĉaj-Ĉerkesio (27 mil). Entute en Rusia Federacio 33 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Turkio (10 mil) kaj kelkaj arabaj landoj.
- Totala kvanto: 44 mil (1992),
- Lingvo: abaza.
- Raso: balkano-kaŭkaza.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
Abĥazoj
- Nomoj: [m] apsua; [f] Abkhazes; [r] абхазы [abĤAZi]
- Popolo en Abĥazio (formale en Kartvelio, memdeklarita ŝtato).
- Kvanto: en Abĥazio ĉ. 100 mil. Loĝas ankaŭ en Rusia Federacio (6 mil), Turkio (6 mil) kaj kelkaj arabaj landoj. Totala kvanto: 115 mil.
- Lingvo: abĥaza.
- Raso: balkano-kaŭkaza;
- Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, estas ankaŭ ortodoksuloj.
Adigeoj
- Nomo: [m] adige; [f] Adygheens; [r] адыгейцы [adiGEJci]
- Popolo en Rusia Federacio, precipe en Adigeo (95 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 123 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Turkio (5 mil) kaj arabaj landoj.
- Lingvo: adiga.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
Ĉerkesoj
- Nomoj: [m] adige; [f] Tcherkesses, Circassiens; [r] черкесы [ĉerKESi]
- Popolo en Karaĉaj-Ĉerkesio (40,2 mil). Entute en Rusia Federacio 50,7 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Turkio kaj kelkaj landoj de Proksima Oriento, kie oni nomas ĉerkesoj ĉiujn elmigrintojn el Nord-Kaukazio, ankaŭ de alia etna deveno (abĥazojn, osetojn, ĉeĉenojn ka.). Totala kvanto: 270 mil (1992).
- Lingvo: kabard-ĉerkesa.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
Kabardoj
- Nomo: [m] adige; [f] Kabardiens; [r] кабардинцы [kabarDINci]
- Popolo en Rusia Federacio, en Kabard-Balkario (364 mil). Loĝas ankaŭ en aliaj Nord-Kaukaziaj respublikoj kaj regionoj. Entute en Rusia Federacio 386 mil (1992).
- Lingvo: kabard-ĉerkesa.
- Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, estas ankaŭ ortodoksuloj.
Eksteraj ligiloj
- Artikolo pri relokado de adigoj en Rusia Imperio Arkivigite je 2004-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.