Adam Naruszewicz | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1733 en Lahišyn | ||||
Morto | 6-an de julio 1796 (62-jaraĝa) en Janów Podlaski | ||||
Tombo | Janów Podlaski vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Grandprinclando Litovio • Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd | ||||
Alma mater | Jesuit College in Pinsk • Akademia Wileńska vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Naruszewicz vd | ||||
Patro | Jerzy Naruszewicz vd | ||||
Patrino | Q124098693 vd | ||||
Gefratoj | Stanisław Samuel Naruszewicz vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • historiisto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • verkisto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adam Stanisław NARUSZEWICZ (litove Adomas Naruševičius; 20a de Oktobro 1733 – 8a de Julio 1796) estis pol-litova nobelo, poeto, historiisto, dramisto, tradukisto, publikigisto, jezuito kaj romkatolika episkopo.
Naskiĝinta en szlachta-familio, li iĝis konsilisto de la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, titulara episkopo de Smolensko (1775–1790), episkopo de Lucko (1790–1796), kaj membro de la registaro de la Pol-Litova Unio pere de sidloko en la Permanenta Konsilantaro (1781–1786).
![](../I/Adama_Naruszewicza_historya_narodu_polskiego_od_poczatku_chrzescianstwa._T._3%252C_Panowanie_Piastow._1803_(97794103).jpg.webp)
Li estis priskribita kiel unu el la plej gravaj verkistoj de la Pola Klerismo. En siaj fruaj jaroj ki verkis poemojn kaj dramojn, antaŭ fokusiĝi al historia esplorado kaj iĝi unu el la unuaj modernaj polaj historiistoj. Aŭtoro de sep volumoj de Historia narodu polskiego (Historio de la Pola Nacio), tre influa verko al la plej frua pola historiografio, li estas responsa por la popularigo de la termino "Piasta dinastio" por aludi al la unua dinastio de Pollando.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Zarzycki, Wacław (1999). Biskup Adam Naruszewicz luminarz polskiego Oświecenia. Redakcja Wydawnictw Katolickiego Uniwersytetu Lubelskiego. ISBN 978-83-228-0786-6.
Eksteraj ligiloj
- Episkopo Adam Stanisław Naruszewicz, S.J. en catholic-hierarchy.org
- Adam Stanisław Naruszewicz: Poezje zebrane. Vol. 3. Eld. Barbara Wolska. Warszawa 2012.