Adam Clark | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1811 en Edinburgo |
Morto | 23-an de junio 1866 (54-jaraĝa) en Buda |
Mortokialo | pulma malsano |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Okupo | |
Okupo | konstruinĝeniero |
Adam CLARK (naskita la 11-an de aŭgusto 1811 en Edinburgo, mortinta la 23-an de junio 1866 en Buda) estis skota inĝeniero.
Biografio
En 1834 en Londono li konatiĝis kun István Széchenyi, kiu serĉis diversajn maŝinojn. Li invitis Clark-on al Hungara reĝlando por konstrui diversajn inĝenierajn konstruaĵojn. En la jaroj 1840 – 1849 li gvidis la konstruadon de la fama Széchenyi-Ĉenponto en Budapeŝto (komisiita de William Thierney Clark – la nomegaleco estas nura hazardo). Dum la konstruado okazis bataloj inter aŭstraj kaj hungaraj trupoj. La aŭstroj plurfoje provis eksplodigi la ponton. Tion malebligis Clark plenigante la ĉenkamerojn per akvo.
En la jaro 1856 Clark planis kaj estris la konstruon de la tunelo kiu trairas la budapeŝtan burgomonteton en la plilongigita akso de la Ĉenponto.
Memorigiloj
Placo inter la ponto kaj la tunelo memorigas pri la inĝeniero. Sur tiu placo troviĝas la "nul-kilometra marko" de Hungario, ek de kiu oni mezuras la longon de la ŝoseoj forirantaj de Budapeŝto.