Adél Kováts | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1962 (61-jaraĝa) en Kapuvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Tibor Kováts |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro |
Adél KOVÁTS [kovAĉ], hungare Kováts Adél estas hungara aktorino.
Adél Kováts naskiĝis la 18-an de junio 1962 en Kapuvár.
Biografio
Adél Kováts frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1979-1983 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi ankaŭ gastroladis, kiel kantisto en operetoj kaj muzikaloj en aliaj teatroj. Inter 1989-1993 ŝi apartenis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste al Teatro Radnóti. Ŝi havas edzon kaj naskis filinon. Ŝi ricevis ĝis premio Kossuth en 2009, ekde 1988 ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
- 21 kinejaj filmoj inter 1982-2009, ekzemple Te rongyos élet, 1983; A Hídember, 2002
- 24 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1984-2011, ekzemple Czillei és a Hunyadiak, 1988; Kisváros (Urbeto), 1994
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Hermia; Romeo kaj Julieta - titolrolo; Molière: Tartuffe - Mariane; Boris Pasternak: Doktoro Ĵivago - Tonja; Luigi Pirandello: Henriko la 4-a - grafino Matilde Spina; Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava) - franca reĝidino; Sándor Hunyady: En uniformo - Vilma; Károly Nóti: Hyppolit, la lakeo - Mimi; Ferenc Molnár: Delila - Ilonka
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.