Actus purus estas la termino uzita de skolastikaj filozofoj por esprimi la absolutan perfektecon de Dio. Laŭlitere ĝi signifas "pura akto."
La estaĵoj kreitaj posedas potencon kiu ne estas “aktualeco”, samtempe senperfektaĵojn kaj perfektaĵojn. Nur Dio estas samtempe ĉio kio Li povas esti, senfine reala kaj senfine perfekta: Mi estas kiu estas (Eliro, 3, 14). Liaj atributoj aŭ Liaj agoj estas reale identaj al Lia esenco, kaj Lia esenco identiĝas kun Lia ekzisto. Tiu distingo (en la kreaĵaro) kaj identigo (en Dio) estas pritratata kaj asertata de teologoj kaj filozofoj de la tuta kristanaro: oni vidu tion, ekzemple, en Gregorio Palamas aŭ en Majstro Eckhart.
En la kreita estaĵo, la stato de potenco antaŭas la staton de aktualeco; antaŭ ol esti kreita, iu perfekteco por aktualigi novan perfektecon devus esti kapabla sin realigi. Sed, laŭ absoluta konsidero, aktualeco devas antaŭi potencon. Por ŝanĝi, aĵo devas esti aktualigita; ŝanĝo kaj potenco supozas, tial, eston kiu estas in actu (“en akto”: kiu, do, ekzistas antaŭe). Se tiu lasta aktualeco estas miksaĵo de aktualeco kaj potenco, ĝi siavice supozas alian estaĵon en akto kaj tiel plu ĝis oni alvenas al la Actus Purus.
Laŭ Tomaso de Akvino, aĵo kiu bezonas komplementon per alio estas dirata “en potenco” rilate la samon: la realigo de la potenco estas dirata “aktualigo”. La universo estas konceptata kiel serio da aĵoj laŭ ascendanta ordo, kies potenco kaj akto estas kreitaj de Dio, kiu, unika, estas Pura Akto. Dio estas senŝanĝa ĉar ŝanĝo signifas transiron el potenco al akto, kaj pro tio Li estas senkomenca kaj senfina. Materio kaj formo estas necesaj por igi kompreneblaj la ŝanĝojn: por la ŝanĝo estas postulata la unuiĝo de tio kio ŝanĝas kaj de tio kio estas ŝanĝata. Kaj ĉiu ŝanĝo bezonas agon de ŝanĝanto kiu kuŝas ekstere de la “ŝanĝiĝanto”: la ĉeno fine alvenas al unu ŝanĝanto, kiu estas la pura akto, nome kiu bezonas neniun ĉar senŝanĝa kaj tuta akto.
Origino de la koncepto
La termino "pura akto" reiras al Aristotelo[1]: "actus purus" estas la la latina sintagmo per kiu oni tradukis "ἐνέργεια" (energeia). En la verko “metafiziko” (XI 7, 1072b kaj ss), Aristotelo identigas la “senmovan motoron” kun la “energeia” puraj. En Aristotelo, tamen, Dio, aŭ la senmova motoro, estas tiom pura ke mem ne povas interesiĝi pri la mondo kaj la homo ĉar tiu interesiĝo estus ŝanĝo kiu postulus alian antaŭan puran akton.
Filozofo Tomaso de Akvino[2], post esti pruvinte ke la koncepto havas racian fundamenton, konstruis siajn kvin vojojn por pruvi la ekziston de Dio. Lia Dio, tamen, ne estas senigita de la kapablo interesiĝi pri la mondo kaj ami la homon, kio estas la fundamento de tuta judismo-kristanismo.
Nikolao el Kuzo disvastigis la difinon laŭ kiu Dio estas “actus purissimum“ (akto tre pura).