Vulturnumido, ĉe Nacia Parko Orienta Cavo, Kenjo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Acryllium vulturinum (Hardwicke, 1834) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Vulturnumido (Acryllium vulturinum) estas la plej granda vivanta specio de numidedo. Sistematike, ĝi estas nur malproksime rilata al la aliaj genroj de numidoj. Ties plej proksima vivanta parenco, nome la Blankabrusta numido, Agelastes meleagrides, loĝas en praarbaroj de Centra Afriko. Ĝi estas membro de la birda familio de Numidedoj, kaj estas la ununura membro de la genro Acryllium. Ĝi estas loĝanta reproduktulo en nordorienta Afriko, el suda Etiopio tra Kenjo kaj al norda Tanzanio.
Aspekto
La Vulturnumido estas granda (61–71 cm) birdo kun rondoforma korpo kaj malgranda kapo. Ĝi havas pli longajn flugilojn, kolon, krurojn kaj voston ol aliaj numidoj. Plenkreskulo havas nudan bluecan vizaĝon kaj nigran kolon, kaj kvankam ĉiu aliaj numidoj havas senplumajn kapojn, tiu specio similas partikulare al vulturo pro la longaj nudaj kolo kaj kapo kaj larĝa bekobazo. Tio nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo.
La svelta kolo elstaras el aro de longaj, brilaj, bluaj kaj blankaj kolplumoj. La brusto estas kobaltoblua, kaj la resto de la korpa plumaro estas nigra, fajne punkteca je blanka, kiel ĉe aliaj numidoj. La flugiloj estas mallongaj kaj rondoformaj, kaj la vosto estas pli longa ol ĉe aliaj birdospecioj de la familio de Numidedoj.
Ambaŭ seksoj estas similaj, kvankam la ino estas kutime iomete pli malgranda ol la masklo kaj kun pli malgrandaj tarsaj spronoj. Junuloj estas ĉefe grizec-brunaj, kun pli senkolora blua brusto kaj mallongaj kolplumoj.
Kutimaro
La Vulturnumido estas gregema specio, kiu formas arojn for de la reprodukta sezono tipe de ĉirkaŭ 25 birdoj. Tiu specio manĝas semojn kaj malgrandajn senvertebrulojn. Tiu numido estas surterema, kaj kuros pli ol flugos kaze de alarmo. Spite la malferman habitaton, ĝi tendencas fuŝi al kovro, kaj ripozas en arboj. Ĝi faras laŭtajn alvokojn ĉink-ĉink-ĉink-ĉink-ĉink.
Ĝi reproduktiĝas en sekaj kaj malfermaj habitatoj kun disaj arbustoj kaj arboj, kiaj savano aŭ herbejoj. La ino demetas kutime 4-8 kremokolorajn ovojn en bone kaŝita herbokovrita skrapaĵo.
Referencoj
Plia legado
- Pheasants, Partridges and Grouse by Madge and McGowan, ISBN 0-7136-3966-0
Eksteraj ligiloj
- Filmetoj de Vulturnumido ĉe Internet Bird Collection
- Vulturnumido Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Avicultural Data and Images
- Vulturnumido Arkivigite je 2008-04-15 per la retarkivo Wayback Machine Honolulu Zoo
|