Acrolepia elaphrodes estas noktopapilio el la genro Acrolepia de la familio Acrolepiidae, nome Akrolepiedoj, kiu troviĝis en Sud-Ameriko. Edward Meyrick unue priskribis ĝin kaj publikigis la sciencan nomon en 1916; tamen, oni oficale agnoskas la jaron 1919 kiel nomjaro. La Brita Muzeo enhavas specimenojn de tiu papilio kolektitajn de li, kiujn li trovis en Peruo.
La papilio estas precipe griza, havanta blank-helgrizan kapon kaj iome blankgrizan torakon, sed la flugiloj estas grizaj kun blankaj kaj malhelgrizaj makuloj. Ĝia grandeco estas de 12 ĝis 13 milimetroj.
Referencoj
- angle Edward Meyrick, "Exotic microlepidoptera", volumeno 2, parto 1, 1916, 226.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.