Aciso | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | paŝtisto |
Patro | Pajno |
Patrino | Symaithis |
Kunulo | Galateo |
Aciso - (helene Άκις latine Acis) estas en helena mitologio filo de arbara dio Faŭno kaj rivera nimfo Semaitido, filino de la Sicilia rivero Symaethus. Iuj fontoj prezentas lian patron Dionizon. En Ovidiaj "Metamorfozoj" Aciso estas spirito de la rivero Acis, kiu fluas sub la vulkano Etna sur Sicilio.
Aciso estis belaspekta juna viro al kiu plaĉis mara nimfo Nereidino Galatea. Ankaŭ ŝi ekamis lin.
Sed krom Aciso admiris ŝin grandega sovaĝa ciklopo, unuokula giganto Polifemo. Li senespere ekamis kaj sekrete sekvis ŝin. Foje li ekvidis belan Galateon kun Aciso interparolantajn sur marbordo. Polifemo ne bridis sin kaj en furioza ĵaluzo ĵetis sur ilin grandan ŝtonegon.
Galateo savis sin sen vundo en la maro, sed Acison la ŝtonego trafis plene. Fluantan sangon Galateo ŝanĝis en puran akvon de la Sicilia rivereto Aciso.
Reflekto en arto
Ĉi tiu mita okazintaĵo estis tre konata kaj preferata en la 17a kaj 18a jarcentoj. Ĝi estis prilaborita en opero, baleto, poemoj kaj alie. Sed nuntempe tiuj ĉi verkoj ne estas prezentataj. Unu el la lastaj esceptoj estis bonega plenumo de la opero de G.F. Händel "Acis and Galatea" en Reĝa operdomo (Royal opera House) en Covent Garden en Londono en marto kaj aprilo 2009. Ĉeĥa ensemblo "The Czech Ensemble Baroque" ankaŭ prilaboris tiun ĉi operon por Muzika festivalo en Znojmo en julio 2005 kaj por festivalo Holešov en septembro 2011.
- Ĝi estis preferata pentrista temo en renesanco. La okazintaĵo estis bildigata kiel mitologia sceno en grandaj pejzaĝoj. Pentris la temon aŭtoroj kiel Rafaelo en Galatea, Adam Elsheimer, Nicolas Poussin (NG Irlando). Bildo Aciso kaj Galateo de Claude Lorrain el la jaro 1657 estas deponita en Dresdena galerio. Luis de Góngora verkis en la hispana barokegan poemon "Fábula de Polifemo y Galatea".
Bildaro
- Jean-Baptiste Tuby: Galateo, ĝardeno en Versailles
- Jean-Baptiste Tuby: Aciso, ĝardeno en Versailles
- Franca empira mantela horloĝo - Galateo
- Poussin - Aciso kaj Galaeo, NG Dublino