Sankta | |||||
Acca | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 660 en Hexham | ||||
Morto | 20-an de oktobro 740 (80-jaraĝa) en Hexham | ||||
Tombo | Hexham Abbey vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Northumbria • Reĝlando Anglio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Acca n. ĉ.660, m. ĉ.740) estis anglosaksa sanktulo kaj episkopo de Hexham, Northumberland.
Li naskiĝis en Northumbria kaj kiel infano eniris la domanaron de Bosa, estonta episkopo de Jorko. Eble en 678 li aliĝis al la domanaro de Sankta Wilfrid, kiun li akompanis dum liaj vojaĝoj. Reveninte de Romo en 692, Wilfrid regajnis la diocezon de Hexham, kaj nomumis Acca abato de monaĥejo tie. Post la morto de Wilfrid en 709 Acca iĝis episkopo.
Acca konstruis kaj plibonigis multajn preĝejojn. Li enkondukis gregorian ĉanton en sian diocezon. Li famis pro sia teologia klereco kaj sia biblioteko. Li instigis Eddius Stephanus verki biografion de Wilfrid. Li pruntis multajn librojn kaj dokumentojn al la historiisto Bede.
En 732 li aŭ retiris sin aŭ estis forpelata de sia diocezo. Laŭ iuj fontoj li iĝis episkopo en Skotlando, aŭ en Galloway aŭ ĉe St Andrews. Tamen li entombiĝis en Hexham. Piede kaj kape de lia tombo stariĝis du belaj ŝtonkrucoj: de unu ankoraŭ restas fragmentoj. Acca estis tuj venerata kiel sanktulo. Lia fest-tago estas la 20-an de oktobro.
En siaj verkoj Bede reproduktas leteron de Acca al si mem.