La unua el la karteziaj koordinatoj, kiuj difinas la situon de punkto sur la ebeno aŭ en la tridimensia spaco. La absciso de punkto estas kutime signifata per la litero x. En la ebeno la abscisa akso estas kutime metita horizontale. Unuafoje la termino estis uzita en verkoj de la itala matematikisto Stefano degli Angeli (1623–1697).
La alia, vertikala, akso de dukoordinata koordinata sistemo estas ordinato. Dum desegnado de grafiko de matematika funkcio oni kutime dekalkulas laŭ absciso argumenton de la funkcio.
Absciso estas pozitiva en kvaronoj I kaj IV de la koordinata ebeno kaj negativa en kvaronoj II kaj III.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.