Abruco
itale Abruzzo

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: ABR
Ŝtato: Italio
Areo: 10 794 km²
Ĉefurbo: L'Aquila
Loĝantaro: 1 308 451 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 121 loĝ./km²
Provincoj: L'Aquila, Chieti, Pescara, Teramo
Komunumoj: listo de 305 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 13
Prezidanto: Marco Marsilio (en 2024)  2014-05-25
Retejo: oficiala paĝo
Mapo

Abruco (itale Abruzzo [abrutco]), ankaŭ konata kiel AbruzoAbruzoj (ekzemple laŭ Plena Ilustrita Vortaro), estas regiono de Italio kun ĉirkaŭ 1 300 000 loĝantoj.

Geografio

Surfaco de Abruco per altimetraj zonoj

Ĝi situas inter montaro Apenino okcidente kaj maro Adriatiko oriente, regiono Markio norde kaj regiono Moliso sude. La najbaraj regionoj ĉe la apenina flanko estas Latio kaj Kampanio.

Ĝis 1964 ĝi formis kun Moliso unu solan regionon.

Escepte de mallarĝa marborda strio, ĝi estas regiono monta aŭ monteta, en kiu vivas sovaĝaj ursoj, lupoj kaj ĉamoj.

En ĝia teritorio situas la jenaj naturaj parkoj:

  • Nacia parko de Abruco, kun humidejo Lago di Barrea
  • Nacia parko Gran Sasso
  • Nacia parko Majella
  • Regiona parko Sirente Velino

La rivero Liri fluas tra Abruco.

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1PescaraProvinco Pescara 122 400 loĝ.
2L'AquilaProvinco L'Aquila 72 200 loĝ.
3ChietiProvinco Chieti 55 300 loĝ.
4TeramoProvinco Teramo 52 800 loĝ.

La plej vasta provinco estas la provinco de Chieti, kiu estas ankaŭ unu el la plej vastaj italaj provincoj. Ĝi enhavas pli ol 100 municipoj.

Historio

Bildgalerio

Eksteraj ligiloj

Universitatoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.