Abrămuț | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | ![]() | ||
Distrikto | Bihor | ||
Alinome | Vedresábrány (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Torontál | ||
Situo | 47° 19′ N, 22° 15′ O (mapo)47.32388888888922.257222222222Koordinatoj: 47° 19′ N, 22° 15′ O (mapo) | ||
| |||
Poŝtkodo | 417005 | ||
Loĝantaro | 3 125 (en 2007, en la komunumo) | ||
Abrămuț [abrəmuc] (hungare: Vedresábrány [vedreŝabranj]) estas komunumo en Rumanio okcidente de Marghita. Administre apartenas al ĝi Crestur, Făncica kaj Petreu.
Loĝantaro
En 1910 ĝi nombris 644 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 486 (rumanoj, 40,5 % da hungaroj).
Historio
Ĝi estis unue menciita skribe en 1334. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario. Laŭ folklora rakonto la kvar vilaĝoj ĝis 1734 havis apartajn vilaĝestrojn, kiuj estis ĉiuj murditaj. Ili tiam decidis kuniĝi kaj elekti unu solan komunumestron. La murdinto neniam estis identigita[1].
Fontoj
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ laŭ la itala vikipedio
Eksteraj ligiloj
- Situo en la distrikto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.