Abomejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Abomejo | |||||
urbo | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Benino | ||||
Departemento | Zou (Benino) | ||||
Fondita | 1615 | ||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 62,852 | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 7° 11′ N, 1° 59′ O (mapo)7.18333333333331.9833333333333Koordinatoj: 7° 11′ N, 1° 59′ O (mapo) | ||||
Alto | 221 m [+] | ||||
Areo | 142 km² (14 200 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Abomey [+] | |||||
Abomejo (france Abomey, esperantigebla ankaŭ Abomeo)[1] estas urbo en Benino.
Ĝi situas norde de Kotonuo en distanco de 105 km.
Ĝi situas en Departemento Zu kaj estas ĉefurbo de Prefektejo Abomejo.
Ĝi estas tre fama pro la reĝaj palacoj de Abomejo, kiuj staras tie kaj estas Monda Heredaĵo de UNESCO.
Abomejo en Esperanto
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de la areo:
|
Notoj
- ↑ paralele al Dahomeo, preferinda variaĵo de Dahomejo, por eviti misimpreson ke temus pri apliko de la esperantlingva sufikso -ej-
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 123-124.