Abismoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Jean Forge | |
Eldonjaro | 1923 | |
Urbo | Lepsiko | |
Eldoninto | Ferdinand Hirt & Sohn | |
Paĝoj | 149 | |
ISBN | 0959005277 | |
Abismoj estas la unua romano de Jean Forge originale verkita en Esperanto en 1923 [1]. Ĝi estas eldonita 149-paĝa en la jaro 1923 ĉe eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko. Fondumo Esperanto-säätiö el Helsinko aperigis represon en 1973.
Enhavo
La romano priskribas kaj profunde analizas animkonfliktojn. Jam aperas la plej granda forto de la Forge-aj verkoj, la originala formo, la figuroj mem parolas pri si kaj pri siaj problemoj; la formo kaj la inventema rakontmaniero donas al tiu verko gravan signifon en la Esperanta literaturo.
La verko estas surpirize moderna, laŭ enhavo kaj laŭ strukturo - kaj pro tio apartenas al la plej gravaj prozaj Esperanto-verkoj el la unua duono de la 20a jarcento. Parolas ĉefe ne la aŭtoro, sed la protagonistoj, kiuj priskribas siajn celojn, agojn, sentojn, turmentojn... kaj fiaskojn.
Ernesto Muŝko malbone kondutis kaj elspezis sian havaĵon. Savrimedo ekaperas: edziĝi je Halino Borki, la sola filino de riĉa najbaro, kiu pro enuo kaj amsoifo unue akceptas lian proponon. Mateo Ardo, orfo, estas edukita kun Zonjo, kaj ili fianĉiĝis. Sed Mateo hazarde, alveninta ĉe S-ro Borki, plaĉas al lia filino kaj estas preskaŭ delogata de ŝi. Muŝko malespere bruligas sian domon, dum Mateo sukcesas forsavi sin el la peka pasio por reiri al sia unua amo.
Ĉefroluloj
Ernesto Muŝko, bienposedanto en Karlovo.
Halino Borki, filino de najbara bienposedanto en Nivi.
Mateo Ardo, artpentristo.
Zonjo Biringo, lia fianĉino.
Recenzoj
|
|
|
Adapto por teatro
La romano estis adaptita fare de Arno Lagrange por teatro sub titolo Trajna sonĝo kaj proponita por internacia surscenigo por la 72a UK 1987 en Varsovio en 1987. La surscenigo tamen ne efektiviĝis.
Referencoj
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo 4864-4865, paĝo 408
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Viva, vigla, klasikaĵo. Recenzo fare de Sten Johansson. Ankaŭ legebla ĉe la Katalogo de UEA.
- Bibliografio. Recenzo fare de Jobo (Julio Baghy) originale aperinta en Literatura Mondo julio 1923 p140. Ankaŭ legebla ĉe Katalogo de UEA.
- Enciklopedio de Esperanto/A en sia originala formo en la Interreto
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing