Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Abies mariesii Mast. 1879 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Maries-abio (Abies mariesii, en japana lingvo, オオシラビソ aŭ アオモリトドマツ, Oh-ŝirabiso, aŭ Aomori-todomatsu) estas abio hejma al montaroj de centra kaj norda Honŝuo, Japanujo. Ĝi vegetas je altitudoj de 750-1 900 m en norda Honŝuo, kaj 1 800-2 900 m en centra Honŝuo, ĉiam en la mezvarma pluvarbaro kun alta precipitaĵo kaj malvarmetaj, humidaj someroj, kaj tre forta vintra neĝofalo.
Priskribo
Tiu palearktisa specio estas mez-granda ĉiamverda konifera arbo kreskanta ĝis alteco de 15–30 m kun trunko diametro ĝis 0,8 m, pli malgranda kaj kelkfoje arbeda apud la arbarlimo. La folioj estas pinglecaj, platigataj, 1,5-2,5 cm longaj kaj 2 mm larĝaj kaj 0,5 mm dikaj, nebrile malhele verdaj supre, kaj kun du blankaj strioj de stomoj malsupre, kaj iomete noĉita je la pinto. La folia aranĝo estas spirala je la ŝoso, sed kun ĉiu folio varie turnita je la bazo, tial ili troviĝas platigite je ĉiu flanko de kaj supre de la ŝoso, kun neniu malsupre de la ŝoso. La ŝosoj estas oranĝkolor-ruĝaj kun dense felta harigiteco. La strobiloj estas 5–11 cm longaj kaj 3–4 cm larĝaj, malhele purpur-bluaj antaŭ matureco; la skvamaj brakteoj estas mallongaj, kaj kaŝitaj en la fermita strobilo. La flugiligitaj semoj estas liberigataj kiam la strobiloj disfalas je matureco proksimume 6–7 monatoj post polenado.
La Maries-abio estas tre parenca al la gracia abio (A. amabilis) de la pacifika marbordo de Nordameriko, kiu diferenciĝas per siaj iomete pli longaj folioj (2-4,5 cm) kaj pli grandaj strobiloj (9–17 cm longaj).
Malkovro
La Maries-abio estas nomata laŭ la angla botanikisto Charles Maries (1851-1902), kiu enkondukis la specion en Britujon en 1879. Laŭ la raporto en Hortus Veitchii, kiam li estis atendanta vaporŝipon en Aomori en la ĉefa insulo (Honŝuo) por transporti lin al Hakodate en la insulo de Hokajdo:
Maries rimarkis en ĝardeno koniferon kiu estis nekonata al li. Li eksciis ke estis eble trovi ĝin grandkvante sur la najbara montaro. Li ekserĉis ĝin, kaj estis atinginta altitudon de 1 000 metroj, kiam estis klare ke la bambua densaĵo konstituis nepenetreblan barieron je tiu flanko de la montaro. Li kontraŭvole revenis, kvankam la celo de sia serĉo estis tute videbla. La sekvantan tagon li denove suprengrimpis ekde la norda flanko, kaj kapablis akiri strobilojn de la nova specio, ekde tiam nomata Abies mariesii de Maxwell T. Masters [1].
Referencoj
Bibliografio
- angle Boerhave Beekman, W. 1964 : Wood Dictionary in seven languages, Volume I, Elsevier Publishing Company, Amsterdam/London/New York, 479 p., pp. 174–175.
- angle Conifer Specialist Group (1998). Abies mariesii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
- angle Liu, T. S. 1971 : A Monograph of the genus Abies. National Taiwan University.