Abelardo
Persona informo
Pierre Abélard
Naskonomo Pierre Abélard
Naskiĝo 1079
en Le Pallet, Duklando de Bretonio,  Reĝlando Francio
Morto 21-an de aprilo 1142 (1142-04-21)
en Chalon-sur-Saône, Burgonjo,  Reĝlando Francio
Tombo tombo de Héloïse kaj Abélard vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Francio vd
Alma mater École cathédrale de Paris vd
Familio
Edz(in)o Heloizo de Argenteuil vd
Profesio
Okupo teologo filozofo komponisto lingvisto poeto aŭtobiografo logikisto verkisto religiulo vd
Laborkampo filozofio skolastikismo vd
Verkado
Verkoj Sic et Non 
Dialectica vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj

Petro Abelardo[1] (france Pierre Abélard, latine Petrus Abaelardus; naskiĝis en 1079, mortis la 21-an de aprilo 1142) estis franca filozofo, teologo kaj poeto. Li kelkfoje ricevis malaprobon flanke de la katolika eklezio pro siaj - laŭdire - herezaj ideoj.

Vivo

Ambaŭ geamantoj en manuskripto el la 14-a jarcento pri Roman de la Rose, Chantilly, musée Condé.

Junaĝo

Abelardo naskiĝis en 1079 en la vilaĝo Le Pallet, kuŝanta 16 kilometrojn norde de Nanto, en Francio. Devena el nobela familio, li rezignis pri siaj rajtoj de unuenaskito por dediĉi sin al kariero klerika - por havi la eblon daŭre studadi.

Unue li studis ĉe fama ano de nominalismo, Roscelino de Compiègne, poste - ekde 1100 - ĉe ano de realismo, Guillaume de Champeaux en Parizo, kie en mallonga tempo li fariĝis magistro. La datoj de lia studo pri matematiko ne certas. Li malfermis unu post la alia du lernejojn pri dialektiko, en Melun, poste en Corbeil. Sed jam baldaŭ, en 1102, malsana, li retiriĝis al siaj parencoj en Bretonio. En 1108, resaniĝinte, li reiris al Parizo, kie sur la monteto de Sankta Geneviève li malfermis sian trian lernejon. En sia instruado filozofia li sin montris sufiĉe kritika kontraŭ siaj profesoroj.

En 1113 ambaŭ liaj gepatroj eniris la monaĥan vivon. Samjare li mallonge restis en Laon por sekvi la teologiajn kursojn de Anselmo de Laon; baldaŭ pro envio de la kunkursanoj, li foriris, kaj en 1114 li ricevis la katedron pri teologio kaj dialektiko ĉe Notre Dame en Parizo.

Renkontiĝo kun Heloiza

En 1117, dum plena sukceso en sia vivo, li renkontis Heloizan. El ilia amrilato, post kaŝa geedziĝo, naskiĝis filo nomata Astrolabo (latine Astrolabius), laŭ la scienca instrumento astrolabo). Fakte, ĉar Abelardo estis nek monaĥo nek pastro, estis nenia malhelpo kontraŭ plenpublika geedziĝo, sed Heloiza tion ne volis, ĉar ŝi timis ke tio povus noci lian karieron universitatan.

Ilia rilato finiĝis tragedie: en 1118 li estis kastrita de senditoj de Fulbert, la onklo de Heloiza. La juna virino retiris sin en la monaĥinejon de Argenteuil, Abelardo en la monaĥejon de Saint-Denis.

Posta vivo

En la koncilio de Soissons (1121) oni kondamnis lian grandan verkon Kristana Teologio, specife la paragrafon pri raciisma interpreto de la Triunuo. Post tio li ekloĝis en Quincey, esperante vivi kiel ermito, sed la granda alfluado de studentoj tion malhelpis. Li do konstruigis tie preĝejon kaj plurajn loĝejojn nomitajn Oratorio de la Parakleto (france Oratoire du Paraclet).

Sekvis problemoj kun Bernardo de Clairvaux; Abelardo, laŭ propraj vortoj jam pripensis ekiri en paganan landon, kiam oni proponis al li fariĝi abato de monaĥejo, kiu travivis problemojn. Li akceptis, sed baldaŭ la tieaj monaĥoj eĉ provis veneni lin.

Kunmetita bildo pri la tombo de Abelardo kaj Heloiza kun pluraj detaloj.

En 1128 Heloiza, jam abatino, kaj ŝiaj monaĥinoj estis forpelita el la monaĥinejo kaj Abelardo proponis al ili loĝejon en la Oratorio de la Parakleto. Rumoroj disvastiĝis pri ilia rilato.

Pri la lastaj jaroj de lia vivo ekzistas nur malmulte da informoj: li instruis plurloke, havis ankoraŭ famajn lernantojn - ekzemple Johano de Salisbury kaj Arnoldo de Brescia. Li verkis multe, precipe pri filozofiaj temoj.

Denunco kaj morto

Post denunco de Guillaume de Saint-Thierry, la fama monaĥo Bernardo de Clairvaux estigis kampanjon por kondamnigi Abelardon; tio funkciis, kaj lin kondamnis la koncilio de Sens en 1141. Poste li ekiris al Romo por apelacii al la papo. Survoje, en la fama monaĥejo de Cluny la tiea abato Petro la Venerinda konvinkis lin repaciĝi kun Bernardo de Clairvaux.

Abelardo mortis en 1142 en Saint Marcel apud Chalon-sur-Saône.

Ĉefverkoj

Verkoj pri amo

Apologia contra Bernardum, paĝo el Clm. 28363 (12a jc), de Abelardo.

Al literaturhistorio aparte gravas la tragika historio pri la amo de Abelardo kaj Heloiza. Konserviĝis pluraj leteroj de la amantoj, kvankam iuj opinias, ke ĉiujn leterojn verkis Abelardo mem. Precipe fama estas lia aŭtobiografio.

  • Historio de domaĝo (Historia calamitatum) - kiu temas pri liaj unuaj 50 jaroj.

Filozofiaj-teologiaj verkoj

Jen liaj verkoj pri filozofio kaj teologio, ĉiuj en latino:

  • Logiko por komencantoj (latine Logica Ingredientibus, antaŭ 1121)
  • Dialektiko (latine Dialectica, 1115–1116)
  • Glosaro pri Porfirio (latine Glossae in Porphyrium, ĉ. 1120)
  • Traktaĵo pri intelekto (latine Tractatus de intellectibus)
  • Kristana teologio (latine Theologia christiana)
  • Enkonduko en teologion (latine Introductio ad theologiam)
  • Jes kaj ne (latine Sic et non). Tio estas kolekto de citaĵoj el gravaj kristanaj aŭtoroj pri filozofio kaj kristana teologio. La verko estas aranĝita laŭ 158 demandoj; al ĉiu demando la verko citas jesajn kaj neajn opiniojn.
  • Komparoj aŭ dialogo inter filozofo, judo kaj kristano (latine Collationes sive Dialogus inter Philosophum, Iudaeum et Christianum, 1136–1139). Tiu verko esats religi-historie tre grava: li prezentas kvazaŭ vizian programon pri renkontiĝo interreligia.
  • Etiko (latine Ethica, antaŭ 1140), ankaŭ konata kiel Konu Vin Mem (latine Scito te ipsum), estas verko pri etiko, unu el liaj ĉefverkoj.

Idearo

En la 19-a jarcento kelkaj anoj de raciismo, ekzemple Renan, provis kvazaŭ akapari Abelardon por ilia filozofia skolo. Ili vidis en li 12a-jarcentan heroldon de klerismoJarcento de la Lumoj.

Sed oni ne forgesu, ke Abelardo estis filo de sia propra epoko. Li neniam estis ekzemple kontraŭ-eklezia, kontraŭ-religia. Tio, kion li serĉis, estis ia scienca metodiko, uzebla ankaŭ por teologiaj demandoj. En sia Sic et Non (Jes kaj ne) per kontraŭmetado de kontrastaj citaĵoj el ekleziaj saĝuloj, kiujn efektive li alte taksis, li nur klopodis trovi, kie estas la limoj, inter kiuj eblas rezonadi. Li ne estis "klerigita" agnostikulo aŭ simile.

Abelardo instigis al diskutado kiel eble plej malferma.

La leĝojn de sia fako - la logiko - li aplikas al la uzado de la lingvo je ĉiu nivelo. Ankaŭ lia partoprenado en la batalo ĉirkaŭ la Universalia apartenas al tio ĉi.

Eble nur en unu temo li vere estis originala: la etiko. Lia scito teipsum (= konu vin mem, laŭ la praa tezo de la orakolo de Delfoj) li kontraŭas la kvazaŭ aŭtomatan kredon, ke peko estas nura fakta transpaŝo de la leĝo de Dio. Laŭ Abelardo gravegas ne nur, ĉu efektive tiun leĝon oni transiris, sed ankaŭ kun kia intenco: eĉ Judaso, perfidante Jesuon, povus esti tute sincera kaj en tio tute justa! Gravas la intenco, la tiumomenta scio pri la cirkonstancoj ktp. Peko, laŭ li, ne estas nur klara, difinita ago, sed vera peko estas la homa intenco, la malŝato pri Dio kiel leĝodonanto.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Desegnaĵo el la 19-a jarcento de la tombo de Abelardo kaj Heloiza
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.