Abejar | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) | ||
Poŝtkodo | 42146 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 376 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 48′ N, 2° 47′ U (mapo)41.8075-2.7855555555556Koordinatoj: 41° 48′ N, 2° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 090 m [+] | ||
Areo | 23,43 km² (2 343 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abejar [+] | |||
Abejar [abeĤAR] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Abejar estas etimologie komprenebla kiel Abelejo, kaj tiurilate estas abelo en la centro de la municipa blazono.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 273 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 27 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, kaj ruinoj de araba gvatoturo. Aparte menciindas muzeo pri ciklismo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|