Abdurrahman Wahid | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Abdurrahman Wahid | |||||
Naskiĝo | 7-an de septembro 1940 en Jombang | ||||
Morto | 30-an de decembro 2009 (69-jaraĝa) en Dr. Cipto Mangunkusumo National General Hospital | ||||
Mortis per | kardivaskulsistema malsano vd | ||||
Tombo | Jombang vd | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | indonezia • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Indonezio vd | ||||
Alma mater | Karaĉia Gramatiklernejo • Universitato de Bagdado • Al-Azhar-universitato vd | ||||
Partio | Partio por Vekiĝo Nacia vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Wahid Hasyim vd | ||||
Gefratoj | Hasyim Wahid • Lily Chodidjah Wahid • Salahuddin Wahid vd | ||||
Edz(in)o | Sinta Nuriyah vd | ||||
Infanoj | Alissa Qotrunnada • Yenny Wahid • Anita Hayatunnufus • Inayah Wulandari vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Abdurraĥman ŬAĤID (naskita kiel Abdurraĥman Addaĥil, ankaŭ konata kiel Gus Dur ,la 7-an de septembro 1940 - la 30-an de decembro 2009) estis indonezia politikisto kaj kleriko islamana, teologo kaj edukisto, kiu servis kiel la prezidanto de Indonezio inter la jaroj 1999 ĝis 2001. Ŭahid estis dum multaj jaroj la prezidanto de la sunaisma politika-religia movado "Nahdlatul Ulama" (araba: نَهْضَة العُلَمَاءُ, Nahdat al-Alamaa) kaj estis la unua demokratie elektita prezidanto de sia lando post la demisio en 1998 de la antaŭa prezidanto, generalo Suharto, kiu estris aŭtoritatan reĝimon.
Kiel grava figuro de indonezia islamo, li ofte parolis por modera kaj moderna religio, kontraŭbatalis perforton kaj malamon en la nomo de kredo kaj rekomendis dialogon inter religioj kaj popoloj. Li defendis la rajtojn de la diversaj komunumoj kaj minoritatoj en sia lando kaj la apartigon inter religio kaj la ŝtato.