Abbaye aux Hommes | |||
---|---|---|---|
Urbodomo de Caen | |||
abatejo | |||
Loko | |||
Ŝtato | Francio | ||
Regiono | Normandio | ||
Departemento | Calvados | ||
Municipo | Caen | ||
49° 10′ 54″ N, 0° 22′ 23″ U (mapo)49.1818-0.37309999999999Koordinatoj: 49° 10′ 54″ N, 0° 22′ 23″ U (mapo) | |||
Bazaj informoj | |||
Religio | Katolika | ||
Statuso | Abatejo | ||
Arkitektura priskribo | |||
Konstrustilo | Romanika kaj gotika | ||
Konstruado | 11-a-18-a jarcento | ||
Mapo | |||
Ligiloj | |||
La Abatejo de Viroj (france Abbaye aux Hommes), aŭ Abatejo Saint-Étienne de Caen, estas unu el la du grandaj abatejoj, kun Abatejo de Virinoj, fondita de Vilhelmo la Konkerinto en Caen, en Francio. Ĝi staras okcidente de la malnova urbocentro de Caen kaj donis sian nomon "Bourg-l'Abbé" (Burgo-la Abato) al la ĉirkaŭanta kvartalo. La abateja preĝejo Saint-Étienne de Caen, fariĝis paroĥa preĝejo post la Revolucio. La konventaj konstruaĵoj transformitaj en liceon dum la 19-a jarcento gastigas la urbodomon depost la 1960-aj jaroj. La abatejo prezentas tre belan arĥitekturan tutaĵon konstruitan inter la 11-a kaj la 18-a jarcento kaj la impakto de la preĝejo Saint-Étienne de Caen estas esenca en la historio de arto en Normandio kaj Anglio. La preĝejo estis klasita de la Historiaj Monumentoj en 1840, la klostro kaj konventaj konstruaĵoj en 1911 kaj la ceteraj konstruaĵoj estis enskribitaj en 1927 kaj 1928.
Bildgalerio
- Preĝejo Saint-Étienne de Caen
- Okcidenta fasado
- Absido ĉ. 1885
- La ĥorejo
Arĥitekturo
Preĝejo Saint-Étienne de Caen
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Guides de l'Abbatiale Arkivigite je 2020-08-06 per la retarkivo Wayback Machine