Abades | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40141 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 859 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 55′ N, 4° 16′ U (mapo)40.915-4.2683333333333Koordinatoj: 40° 55′ N, 4° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 971 m [+] | ||
Areo | 31 km² (3 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abades, Segovia [+] | |||
Abades [aBAdes] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Abades estas etimologie komprenebla kiel Abatoj. Tiukadre aperas episkopa bastono en la maldekstra duono de la blazono sur blua fono.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 835 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 17 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Juarros de Riomoros, Martín Miguel, Valverde del Majano, Marazoleja, Lastras del Pozo kaj Segovia. La loĝloko estas sur krucejo de la provinca ŝoseo SG-V-3131 (Segovio-Marugán) kaj la komarka ŝoseo CL-605 (Otero de Herreros-Martín Miguel-Garcillán).
Historio
Estas restaĵoj de antaŭromia kaj mezepoka epokoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Abades kiel setlejo aperis en 1108, kaj el 1536 ĝi havis propran paroĥon. Ties lokanoj partoprenis aktive en celebrado de festoj de Segovio, kiel famaj dancistoj de Abades, nome la grupo de "paloteo" de la epoko (1594/1636).
Abades apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Segovia, ene de la Sexmo de San Millán. La plej frua mencio datas de 1116, precize “del aldea de Abbatibus”.
Dum la Hispana Milito de Sendependigo lokano kromnomita Mariscuela, estis gerilano, kiu famiĝis per fuĝo el prizono de la Alkazaro de Segovio.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj distribuado de porkoviando. Gravas piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj.