Abĥazoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
popolo • etno | ||||||
Abĥaz-adigea lingvaro | ||||||
Suma populacio | ||||||
185 000 | ||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||
| ||||||
Lingvo(j) | ||||||
abĥaza lingvo | ||||||
Religio | ||||||
ortodoksismo • sunaismo • Abkhaz neopaganism | ||||||
Abĥazoj estas popolo loĝanta en Kaŭkazio, ĉe la bordo de la Nigra Maro, indiĝenoj de Abĥazio (Kartvelio). Grandaj grupoj de abĥazoj loĝas ankaŭ en Turkio, Sirio kaj aliaj okcident-aziaj landoj (elmigris dum la 19-a jarcento pro religiaj kialoj). En Rusio estas 11,2 mil abĥazoj laŭ datumoj de la jaro 2010. Laŭ censo de Abĥaza Respubliko en la jaro 2011 tie loĝis 122 mil abĥazoj (51% de la loĝantaro)[1].
Nomoj:
- memnomo: аҧсуа [ap'sua];
- kartvele: აფხაზები aŭ აფსუები [apĥazebi aŭ apsuebi];
- ruse: абхазы [abĤAZi]
Antropologie ili apartenas al balkano-kaŭkaza branĉo de granda eŭropoida raso. Famas malgranda abĥaza nigrula subetno de neklara deveno.
Abĥazoj parolas en la abĥaza lingvo, kiu apartenas al abĥaz-adiga lingvaro, kiu hipoteze estas parto de kaŭkazia lingvofamilio. Ĉe abĥazoj estas disvastigita ankaŭ la rusa kaj la kartvela lingvoj. Abĥaza skribo baziĝas sur cirila grafiko, ĉiu sono havas apartan literon en la alfabeto.
Kredantoj estas sunaismaj islamanoj (plejparto de la abĥazoj en Turkio) kaj ortodoksaj kristanoj (plejparto de la abĥazoj en Abĥazio kaj Rusio), samtempe estas disvastiĝintaj lokaj kredoj kaj antaŭkristanaj tradicioj.
Moderna historio
Post la disfalo de Sovetunio kartvelia registaro decidis eksigi aŭtonomion de Abĥazio, sed renkontis kontraŭstaron de abĥazoj. Armita konflikto, en kiu abĥazojn helpis reprezentantoj de la parencaj etnoj el Norda Kaŭkazio, finiĝis per foriro de kartveliaj trupoj kaj etne kartvela loĝantaro (krom la plej sudaj partoj, kie kartvela etna grupo megreloj daŭre loĝas). Vd. Abĥazio.