Aaron Koenig | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1964 (60-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Aaron KOENIG (naskiĝis en 1964) estas muzikisto de La Mondanoj, entreprenisto kaj ĵurnalisto. Ekster la Esperanto-movado, li konatiĝis kiel germana politika aktivulo, kaj de la jaro 2012 kiel fakulo pri bitmono.
Li eldonis propran albumon: "Aaron brazilumas esperante", kun bosanovoj, registrita en Brazilo, kun muzikaranĝoj de Flávio Fonseca. Tiu disko estis eldonita de periodaĵo AHOI Aŭdvida Komunikado en 1989. Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine La albumo tutmonde en Esperanto diskonigis plurajn ikonajn kantojn pri Rio-de-Ĵanejro, kiel Knabino el Ipanema, prikantanta la marbordan kvartalon Ipanema kaj Korkovado, prikantanta la samnoman monton apud la urbocentro.
Krome li verkis esperantlingvajn komiksojn, ekzemple "Legomoj atakas la teron" en GEJ-Gazeto 6/1988 kaj dezajnis esperantan t-ĉemizon eldonitan de Germana Esperanto-Junularo.
La 4-an de julio 2009, li elektiĝis estrarano de la Pirata Partio de Germanio. En majo 2010, li eksiĝis el la Pirata Partio post kreskinta kritiko pro lia kontraŭ-islama sinteno. En septembro 2010, li kunfondis la liberalan partion "Die Freiheit" ("La Libereco"). Li eksiĝis el tiu partio meze de novembro 2011.
Verkoj
- BITCOIN - Geld ohne Staat: Die digitale Währung aus Sicht der Wiener Schule der Volkswirtschaft, 2015
- A Beginners Guide to Bitcoin And Austrian Economics, 2015
- Cryptocoins - Investieren in digitale Währungen, 2017
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Aaron Koenig Arkivigite je 2017-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Aaron Koenig en la Katalogo de Germana Nacia Biblioteko
- Filmetoj pri Aaron Koenig (intervjuo pri la celoj de la Pirata Partio)