Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Aarberg (distrikto) kaj Aarberg (stacidomo).
Aarberg
Blazono de Aarberg
Aarberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoSeeland
Malnova distrikto ĝis 2009Aarberg
Koordinatoj 47° 2′ 45″ N  16′ 35″ O / 47.04583 °N, 7.27639 °O / 47.04583; 7.27639 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 45″ N  16′ 35″ O / 47.04583 °N, 7.27639 °O / 47.04583; 7.27639 (mapo)
Nombro de loĝantoj3963
Areo7,93 km²
Alteco455 m super marnivelo
Poŝtkodo3270
Komunumkodo0301
Mapo de Aarberg

Aarberg (en Esperanto ankaŭ Arbergo) estas historia urbo, komunumo kaj ĝis la 31-a de decembro 2009 ĉefloko de la iama samnoma distrikto en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3963 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ek de la 1-a de januaro 2010 Aarberg apartenas al la nova administra distrikto Seeland kaj estas ties ĉefloko.

Geografio

La urbeto Aarberg situas supre de la malnova fluejo de la rivero Aro, kiu formas ĝian sudokcidentan limon, sur alteco de 455 m s.m.. Nordokcidente de la urbo pasas la Hageneck-Kanalo, tra kiu post la ĵurasa akvejokorekto fluas la plej granda parto de la akvo de Aro. Al la urbo apartenas krom la urbeto Aarberg mem la vilaĝoj kaj setlejoj Spins, Mühletal kaj Grafenmoos.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,91 km², de kiuj 29,6% estas kovritaj de arbaro, 44,4% servas por agrikulturo kaj 23,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al Kappelen kaj Lyss, en oriento al Seedorf, en sudo al Radelfingen, kaj en okcidento al Bargen.

Trafiko

Tra Aarberg pasas la kantona ĉefvojo de Soloturno al Morato. En nordo la komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A6. Aarberg situas ĉe la fervojlinio de Büren ĉe Aro al Kerzers kaj la stacidomo estas elirpunkto de diversaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Aarberg datiĝas el la jaro 1236 kiel Arberc. La urbo estis fondita inter la jaroj 1220 kaj 1225 de Ulriko la 3-a de Neŭŝatelo. Ulriko la 4-a konfirmis la urborajton de Aarberg en la jaro 1271. Pro financaj problemoj la lasta Grafo de Aarberg devis en la jaro 1358 pandigi ĉiujn siajn privilegiojn pri la urbo kaj senjorujo al la urbo Berno, kiu konfirmis la urborajton. Tiel Aarberg fariĝis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 centro de berna kamparvoktejo. Post 1803 Aarberg fariĝis distriktĉefloko de la ĉefdistrikto kaj ek de 1831 distrikto Aarberg. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la distrikto Aarberg estis integrita al la nove fondita administra distrikto Seeland kaj Aarberg fariĝis ties ĉefurbo.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.