A Song of Ice and Fire
A Song of Ice and Fire
romanserio
Aŭtoroj
AŭtoroGeorge R. R. Martin
Lingvoj
Origina lingvoAngla
Lingvousona angla lingvo
Eldonado
Eldondato1996
EldonejoBantam Books
Ĝenrofantasto alta fantasta fikcio
Loko de rakontoReĝa Surteriĝejo Uestio Essos Sothoryos Ultos
HonorigojNPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books

A Song of Ice and Fire (Esperante: Kanto de glacio kaj fajro) estas serio de fantastaj romanoj verkita de George R. R. Martin. Li komencis skribi ĝin en 1991 kaj la unua libro estis publikigita en 1996. Ĝi origine devis esti triopo, sed nun ekzistas kvin volumenoj kaj du pliaj libroj estas planitaj.

La rakonto okazas en fikcia mondo, en la mezepokeca civilizo de la kontinentoj Westeros kaj Essos. Ĉiu ĉapitro estas rakontata laŭ la vidpunkto de unu rolulo. Tri ĉefaj intrigoj intermiksiĝas: nobelaj familioj militas por regi Westeros; iom post iom aperas minaco de supernaturaj estaĵoj vivantaj trans glacia murego norde de Westeros; Daenerys Targaryen, ekzilita filino de murdita reĝo, strebas reveni al Westeros kun drakoj por repreni la feran tronon. La serio spertis grandan sukceson en la tuta mondo, kaj la libroj estis tradukitaj al pli ol 20 lingvoj. Ĝi estis adaptita al pluraj medioj, inter kiuj la plej fama estas la televidserio Game of Thrones.

Listo de libroj

  • Tronludo (angle: A Game of Thrones) (1996)
  • Kolizio de reĝoj (angle: A Clash of Kings) (1999)
  • Ŝtormo de glavoj (angle: A Storm of Swords) (2000)
  • Festo por korvoj (angle: A Feast for Crows) (2005)
  • Danco kun drakoj (angle: A Dance with Dragons) (2011)
  • La ventoj de vintro (angle: The Winds of Winter) (planita)
  • Sonĝo de printempo (angle: A Dream of Spring) (planita)

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.