A Hét (La Semajno) estas kaj estis la nomo de pluraj hungarlingvaj revuoj:
- Ĝi estis hungara socia, literatura, kaj arta bulteno (1890–1924), ekde 1894 politika la literatura revuo en Budapest. Ĝia fondintarano ĉefredaktoro estis la poeto József Kiss. Post lia morto redaktis ĝin Miklós Rózsa, Ernő Kázmér, János Boros, Árpád Fehér. Inter 27-a de marto 1919 kaj 20-a de marto 1921 ĝia apero paŭzis. Ĝi estis la plej grava forumo de la hungara literaturo ĝis apero de revuo Nyugat en 1908.
- Ĝi estis socia, politika kaj beletristika semajnrevuo en hungara lingvo en Temesvár en 1921 kaj 1922 sub redaktado kaj eldonado de Béla Schiff. Ĝi publikigis ankaŭ la verkojn de Árpád Bardócz, Károly Endre, Ferenczy József, Kozmuth Artúr, pli maljuna Endre Kubán, Kimmel Károly, Stepper Vilmos, Mihály Szabolcska, Vuchetich Endre.
- Ĝi estis hungarlingva politika, socia kaj kritika semajnrevuo en Arad ekirinta je la 1-a de januaro 1926. Ĝia ĉefredaktoro estis Bihari Tibor, respondecredaktoro Károly József. Inter ĝiaj kunlaborantoj troviĝis Zoltán Franyó, Miklós Krenner, Aladár Kuncz, Károly Molter, Géza Tabéry. Post kvar numeroj ĝi ĉesis.
- A Hét (1945)
- Ĝi estis hungarlingva ilustrita revuo en Ĉeĥoslovakio aperinta en Bratislavo ekde decembro 1956. Ĝiaj redaktoroj: Viktor Egri (1956–1959), Rezső Szabó (1959–61), Ágoston Major (1962–75), János Varga ekde 1975, György Strasszer ekde 1983, Lacza Tihamér ekde 1990.
- Ĝi estas hungarlingva socia, politika, kultura revuo aperanta semajne en Târgu Mureș sub ĉefredaktorado de Boróka Parászka. Ĝia unua numero aperis la 23-an de oktobro 1970 en Bukareŝto. Ĝia ĉefredaktoro ĝis 1-a de oktobro 1983 estis Sándor Huszár, inter 28-a de oktobro 1983 kaj 28-a de decembro 1989 Edit Lázár, inter 28-a de decembro 1989 kaj ? Zsolt Gálfalvi.
Fontoj
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.