ARCNET estas la siglo de angle Attached Resource Computer NETwork (Almetata Risurca Komputilo-RETo). Tio estas loka reta protokolo, simile al Ethernet aŭ stafetringo. ARCNET estis la unua larĝe havebla reta sistemo por komputiloj, kaj vulgarigis en la 1980-jardeko por kontorvaro en oficejoj. Kvankam oficejaj retoj ne plu uzas ĝin, la protokolo estas ne malofte uzata de enkonstruitaj komputiloj pro kelkaj utilegaj trajtoj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.