AEIOU estas la plej konata aŭstria siglo. Sed ĝi ne estas unusignifa kaj ĝi havas tutan vicon da diversaj interpretaĵoj.

Surskribo de pordego en Krems
- AUSTRIA ERIT IN ORBE ULTIMA – Aŭstrio estos en la mondo lasta (te. ĝia ekzisto daŭros plej longe)
- AQUILA ELECTA IUSTE OMNIA VINCIT (V = U) – Elektita aglo prave ĉion superas
- AMOR ELECTIS INIUSTIS ORDINAT ULTOR – Amo al elektitoj, al malnobluloj ordonas venĝanto
- AUSTRIAE EST IMPERARE ORBI UNIVERSO – Al Aŭstrio apartenas regi al la tuta mondo
- AUF ERDEN IST OESTERREICH UNSTERBLICH – El landoj Aŭstrio estas senmorta
- ALLER EHREN IST OESTERREICH VOLL (V = U) – Aŭstrio estas plena de ĉiuj honoroj
- Austria est imperio optime unita – Aŭstrio plej bone kuniĝas per la Imperio.
La aŭstra verkisto Georg Markus en sia verko "Tausend Jahre Kaiserschmarrn" (mil jaroj da dispecigita ovo-fritaĵo) donas alian germanlingvan klarigon: "Also Eigentlich Ist's Ohnehin Unwichtig" (nu, vere estas ja negrave).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.