Aŭtoritatismo estas reĝimo de regado, karakterizata per forta centra potenco kaj limigitaj politikaj liberoj. La influa priskribo de aŭtoritatismo en 1964 fare de Juan Linz[1] karakterizis aŭtoritatismajn politikajn sistemojn per kvar kvalitoj:
- limigita politika plurismo; tio estas, tiaj reĝimoj metas limojn je politikaj institucioj kaj grupoj, kiaj leĝistaroj, politikaj partioj, kaj interesaj grupoj;
- rajto regi surbaza de emocio, precipe de identigado de la reĝimo kiel bezonita malbono por batali kontraŭ "facile rekonataj sociaj problemoj," kiaj subevoluinteco aŭ popolribelo;
- minimuma socia movebleco, plej ofte kaŭzita per limoj je la publiko, kia subpremado de politikaj kontraŭuloj kaj kontraŭreĝima aktiveco;
- neformale difinita ekzekutiva potenco, kun ofte malklaraj kaj ŝanĝantaj povoj.[2]
Precipe ekstrema formo de aŭtoritatismo estas totalismo.
Aŭtoritatismaj registaroj kaj ŝtatoj
Linz distingis novajn formojn de aŭtoritatismo disde personismaj diktaturoj kaj totalismaj ŝtatoj, uzante la diktaturon de Francisco Franco kiel ekzemplon. Malsame de personismaj diktaturoj, novaj formoj de aŭtoritatismo havas instituciigitan reprezentadon de diversaj aktoroj (en Hispanio tiuj inkludis la militistaron, la Katolikan Eklezion, la Falangon, monarkiistojn, teknokratojn kaj aliaj); malsame de totalismaj ŝtatoj, la reĝimo dependas de pasiva amasakcepto anstataŭ popola subteno.[3]
Diversaj subspecoj de aŭtoritatismaj reĝimoj estas identigitaj de Linz kaj aliaj.[4] Linz identis la du plej bazajn subspecojn kiel tradiciaj aŭtoritatismaj reĝimoj kaj burokrat-militaj aŭtoritatismaj reĝimoj:
- Tradiciaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj, en kiuj la potenco de "la reganta aŭtoritato (ordinare unu persono)" estas tenata "per kombinaĵo de apelacioj al tradicia legitimeco, patron-klientaj ligoj, kaj subpremado, plenumita de aparato ligata al la reganta aŭtoritato per persona fidelo."[4]
- Burokrat-militaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj "regataj de koalicio de militaj oficiroj kaj teknokratoj, kiuj agas pragmate (anstataŭ ideologie) inter la limoj de sia burokrata mensostato.[4] Mark J. Gasiorowski sugestas, ke estas plej bone distingi "simplajn militajn aŭtoritatismajn reĝimojn" disde "burokrataj aŭtoritatismaj reĝimoj" en kiuj "potenca grupo de teknokratoj uzas la stat-aparaton por klopodi raciecigi kaj evoluigi la ekonomion," kia Sud-Koreio sub Park JungHee.[4]
Linz identis ankaŭ tri aliajn subspecojn de aŭtoritata reĝimo: korporaciismo aŭ organik-ŝtatismo, rasa aŭ etna "demokratio" kaj post-totalismo.[4]
- Korporaciismaj aŭtoritataj reĝimoj "estas tiuj, en kiuj korporaciismaj institucioj estas vaste uzataj de la ŝtato por koopti kaj malmobilizi potencajn interesajn gropojn"; tiu speco estas plej vaste studita en Latin-Ameriko.[4]
- Rasaj kaj etnaj "demokratioj" estas tiuj, en kiuj "iuj rasaj aŭ etnaj grupoj profitas plenajn demokratiajn rajtojn dum tiuj rajtoj en aliaj grupoj estas grandparte aŭ tute negataj," ekzemple Sud-Afriko sub apartismo.[4]
- Post-totalismaj aŭtoritatismaj reĝimoj estas tiuj, en kiuj totalismaj institucioj (ekzemple la partio, kaŝpolico kaj ŝtat-regata amasmedio) restas, sed kie "ideologia ortodoksio falis favore de rutinigado, subpremado falis, la plej alta estraro de la ŝtato estas malpli personisma kaj pli sekura, kaj la nivelo de amasmobilizado signife falis."[4] Ekzemploj inkludas la Sovetuniaj Orientblokaj ŝtatoj en la mezaj 1980-aj jaroj.[4]
Ekzemploj
Ekzistas neniu konsenta difino de aŭtoritatismo, sed oni provas plurajn jarajn mezuradojn, inkluzive de la jara raporto Freedom in the World de Freedom House. Iuj landoj kiel ekzemple Venezuelo, inter aliaj, kiuj estas nuntempe aŭ historie agnoskitaj kiel aŭtoritatemaj, ne fariĝis aŭtoritatemaj post la preno de la potenco aŭ ŝanĝis inter aŭtoritatema, mankhava aŭ neliberal-demokrata reĝimo. La tempoperiodo reflektas ilian tempon en potenco prefere ol la jaroj kiam ili estis aŭtoritatemaj registaroj. Iuj landoj kiel Ĉinio kaj faŝismaj reĝimoj ankaŭ estas karakterizitaj kiel totalismaj, kun iuj periodoj prezentitaj kiel pli aŭtoritatemaj aŭ totalismaj ol aliaj.
Aktualo
Sekvas ne-ĝisfunda listo de ekzemploj de ŝtatoj, kiuj nuntempe aŭ ofte estas karakterizitaj kiel aŭtoritatemaj. la listo estas ĝisdatigita je majo 2021.
Ŝtato | tempo-periodo ekde | la nuna reganta grupo aŭ persono | Notoj kaj Referencoj |
---|---|---|---|
Angolo | 1975– | Popola Movado por la Liberigo de Angolo | |
Azerbajĝano | 1993– | Nova Azerbajĝana Partio | |
Barejno | 1746– | Khalifa Familio | |
Belorusio | 1994– | Aljaksander Lukaŝenko | |
Burundo | 2005– | CNDD– FDD | |
Kamboĝo | 1985– | Hun Sen | |
Kameruno | 1982– | Paul Biya | |
Ĉinio | 1949– | Komunista Partio de Ĉinio | "Iuj fakuloj konsideris la ĉinan sistemon "fragmenta aŭtoritatismo" (Lieberthal), "intertraktita ŝtato" aŭ "konsulta aŭtoritatema reĝimo"". Laŭ esplorado de John Kennedy et al. (2018), ĉinaj civitanoj kun supera edukado emas malpli partopreni en lokaj elektoj kaj havas pli malaltajn nivelojn de demokratiaj valoroj kompare kun tiuj kun nur deviga edukado. |
Kongo Respubliko | 1979– | Denis Sassou Nguesso | |
Kubo | 1959– | Komunista Partio de Kubo | |
Egiptio | 2014– | Abdel Fattah el-Sisi | |
Ekvatora Gvineo | 1979– | Teodoro Obiang Nguema Mbasogo | |
Eritreo | 1993– | Isaias Afwerki | |
Gabono | 1961– | Gabona Demokrata Partio | |
Hungario | 2010– | Viktor Orbán and Fidesz | Ĝi lastatempe moviĝis pli al senliberalismo. |
Irano | 1981– | Ruhollah Khomeini and Ali Khamenei | Linz skribis en 2000, ke "malfacilas enigi la iranan reĝimon en la ekzistantan tipologion, ĉar ĝi kombinas la ideologian kliniĝon de totalismo kun la limigita plurismo de aŭtoritatismo kaj okazigas regulajn elektojn en kiuj oficantoj kaj kandidatoj rekomendantaj malsamajn politikojn ofte estas venkitaj ". |
Jordanio | 1946– | Haŝemida Familio | |
Kazaĥio | 1990– | Nur Otan | |
Laoso | 1975– | Laosa Popola Revolucia Partio | |
Moroko | 1957– | Alaouite dynastio | |
Montenegro | 1990– | Demokrata Partio de Socialistoj sub Milo Đukanović | |
Myanmar | 2016– | Nacia Ligo por Demokratio kaj Min Aung Hlaing | |
Nicaragvo | 2007– | Daniel Ortega | |
Nord-Koreio | 1947– | Kim-dinastio kaj la Korea Laborista Partio | |
Omano | 1970– | Al Said familio | |
Palestino | 1964– | Palestina Liberiga Organizo | |
2006– | Hamas | ||
Pollando | 2015– | Juro kaj Justeco | Ĝi lastatempe moviĝis pli al senliberalismo. |
Kataro | 1971– | Thani Familio | |
Rusia Federacio | 1999– | Unueca Rusio sub Vladimir Putin | Havas aŭtoritatemajn tendencojn kaj iuj estas priskribitaj kiel "vere miksaĵo de aŭtoritatismo kaj administrata demokratio" (vidu Putinismon por pli). |
Ruando | 2000– | Paul Kagame | |
Sauda Arabio | 1744– | Sauda Familio | |
Serbio | 2012– | Serba Progresa Partio
sub Aleksandar Vučić |
|
Sud- Sudano | 2011– | Movado de Sudana Popola Liberigo sub Salva Kiir Mayardit | |
Respublika Srpska | 2006– | Milorad Dodik | |
Sirio | 1963– | Baazo partia reĝimo kaj familio al-Assad | |
Taĝikio | 1994– | Emomalii Raĥmon | |
Tajlando | 2014– | Reĝo Maha Vajiralongkorn kaj ĉefministro Prayut Chan-o-cha | Renversis la demokratie elektitan registaron de Yingluck Ĉinaŭat en milita puĉo kaj instalis militan estraron por kontroli la regadon de Tajlando. |
Turkio | 2003– | Partio de Justeco kaj Disvolviĝo sub Recep Tayyip Erdogan | Priskribita kiel "konkurenciva aŭtoritatema reĝimo". |
Turkmenio | 1991– | Demokrata Partio de Turkmenio | |
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | 1972– | Reĝaj familioj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | |
Ugando | 1964– | Yoweri Museveni | |
Uzbekio | 1989– | Uzbekia Liberala Demokrata Partio | |
Venezuelo | 1999– | Unuiĝinta Socialista Partio de Venezuelo sub Hugo Chávez kaj Nicolás Maduro | |
Vjetnamio | 1976– | Vjetnama Komunista Partio | |
Zimbabvo | 1980– | ZANU-PF |
Historiaj
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Richard Shorten, Modernism and Totalitarianism: Rethinking the Intellectual Sources of Nazism and Stalinism, 1945 to the Present (Palgrave Macmillan, 2012), p. 256 (note 67).
- ↑ Gretchen Casper, Fragile Democracies: The Legacies of Authoritarian Rule, p. 40-50 (citing Linz 1964).
- ↑ Todd Landman, Studying Human Rights (Routledge, 2003), p. 71 (citante Linz 1964 kaj aliaj).
- 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Mark J. Gasiorowski, [http://books.google.com/books?id=uxO2QHFzlZsC&pg=PA105 The Political Regimes Project], en On Measuring Democracy: Its Consequences and Concomitants (ed. Alex Inketes), 2006, p. 110-11.