La Aŭstria Esperanto-Kongreso estas nacia kunveno de esperantistoj en Aŭstrio, kiu okazas ekde la unua jardeko de la 20-a jarcento. La sekva listo de la unuopaj kongresoj ĝis nun estas tre manka, tamen ĝi publikiĝu en espero komune plikompletigi la informojn.

jaro n-ro titoligo loko rimarko
19133-aAŭstria Esperanto-Kongresoen GrazStirio
19144-aAŭstria Esperanto-Kongresoen Františkovy Lázně,
germane Franzensbad
Bohemio. Okaze de ĝi interalie publikiĝis memfida broŝuro "Franzensbad - La plej fama banurbo de la mondo rilate al torfaj banoj. La plej efika kuracloko por kormalsanoj." (J. Hechtl). Kaŭzis akran debaton la problemo, ĉu la sekva kongreso okazu en Pozsony (nun Bratislavo en Slovakio) kune kun la hungara kongreso; fine oni aprobis la komunan aranĝon. Ĝi tamen fine ne povis okazi pro la Unua Mondmilito.
19255-aAŭstria Esperanto-Kongresoen SalzburgSalcburgio. 9-a ĝis 12- a de aŭgusto. Kongresa prezidanto estis prof-o Franz Christanell.
19266-aAŭstria Esperanto-Kongresoen GrazStirio. 22-a ĝis 24-a de majo. Kongresa prezidanto estis Wilhelm Ernst Dietl.
19277-aAŭstria Esperanto-Kongresoen Vieno4-a ĝi 6-a de junio. Ĉeestis 700 personoj en la festsalonego de "Hofburg". Kongresa prezidanto estis Hugo Steiner. Samtempe dum 6 semajnoj en majo kaj junio okazis granda Esperanto-ekspozicio, kiu ampleksis tutan etaĝon de grandmagazeno Herzmansky; kaj kiun vizitis ankaŭ la kanceliero Ignaz Seipel, kardinalo Friedrich Gustav Piffl, policprezidanto Johann Schober ktp.
19288-aAŭstria Esperanto-Kongresoen Baden ĉe WienMalsupra Aŭstrio. 26-a ĝis 28-a de majo. Kongresa prezidanto estis Hugo Steiner, alta protektanto landestro Karl Buresch.
19309-aAŭstria Esperanto-Kongresoen LinzSupra Aŭstrio Kongresa prezidanto estis Hugo Steiner, alta protektanto landestro Josef Schlegel.
1949Aŭstria Esperanto-Kongresoen GrazStirio. Okaze de ĝi la Aŭstria Poŝto eldonis poŝtmarkon kun verda stelo kaj la vorto "Esperanto".
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.