La aŭstralazia lingvaro estas lingvofamilio de popoloj, dividiĝas je (1) Malaka, (2) Mjao-Jaoa, (3) Mon-Kmera, (4) Munda, (5) Va-Palauna kaj (6) Vjeta grupoj. Totala kvanto: 84 mln. La plej multnombraj popoloj de la familio: Vjetnamoj, Kmeroj, Santaloj, Mjaoj, Mundoj. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):
- Mon-kmera
- Munda
Lingvogrupo | SU | Eŭropo | Azio | Afriko | Ameriko | Oceanio | Mondo |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Malaka | - | - | 0.05 | - | - | - | 0.05 |
Mjao-Jaoa | - | - | 8.41 | - | - | - | 8.41 |
Mon-Kmera | - | - | 10.85 | - | 0.03 | 0.04 | 10.92 |
Munda | - | - | 9.05 | - | - | - | 9.05 |
Va-Palauna | - | - | 1.40 | - | - | - | 1.40 |
Vjeta | - | 0.01 | 53.52 | - | 0.30 | 0.05 | 53.88 |
Totalo | - | 0.01 | 83.28 | - | 0.33 | 0.09 | 83.71 |
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.
(1) Malaka grupo
SEMANGOJ
- Nomoj: [f] Semangues; [r] semangi
- Grupo de negridaj popoloj (menikoj, mendioj k.a.) en Malajzio kaj Tajlando, ĉirkaŭ 8 mil (1992).
- Lingvo: semanga.
- Konservas tradiciajn konfesojn.
SENOJ
- Nomoj: [f] Senoi; [r] senoi
- Grupo de popoloj en Malajzio kaj Tajlando, ĉirkaŭ 40 mil (1992).
- Lingvoj: de malaka grupo de aŭstronezia familio.
- Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ islamanoj-sunaistoj.
(2) Mjao-Jaoa grupo
JAOJ
- Nomoj: [m] min, man, zao; [f] Yao; [r] jao
- Popolo en la sudo de Ĉinio (2,2 mln, 1992), nordo de Vjetnamio (460 mil) kaj Laoso (ĉ. 90 milionoj).
- Lingvo: de mjao-jao-grupo.
- Kredantoj: adeptoj de tradiciaj konfesoj.
MJAOJ
- Nomoj: [m] hmong; [f] Miao; [r] mjao, meo
- Popolo en la sudo de Ĉinio, nordo de Vjetnamio, en Laoso, Mjanmao kaj Tajlando; 8,53 mln, inter ili en Ĉinio 7,65 mln (1992).
- Lingvo: de mjao-jao grupo.
- Kredantoj: tradiciaj konfesoj.
(3) Mon-Kmera grupo
KMEROJ
- Nomo: [m] khmer, khmae; [f] Khmers; [r] kĥmeri
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kamboĝo (8,6 mln). Loĝas ankaŭ en Vjetnamio, Tajlando kaj aliaj landoj. Totala kvanto: 10,35 mln (1992).
- Lingvo: kmera.
- Kredantoj: budhistoj.
KMEROJ MONTARAJ
- Nomo: [f] Khmer de montagnes; [r] kĥmeri gornije
- Grupo de popoloj en Kamboĝo, en la sudo de Vjetnamio kaj Laoso kaj en Tajlando, pli ol 1,6 mln (1992).
- Lingvoj: de mon-kmera grupo.
- Kredantoj: precipe budhistoj.
MONOJ
- Nomoj: [m] talain; [f] Mons; [r] moni
- Popolo en la sudo de Mjanmao kaj en sudokcidento de Tajlando, 820 mil (1992).
- Lingvo: de mon-kmera grupo.
- Kredantoj: budhistoj.
MONOJ MONTARAJ
- Nomoj: [f] Mons de montagnes; [r] moni gornie
- Grupo de popoloj en nordo de Hindoĉinio; 4,4 mln (1992).
- Lingvoj: mon-kmeraj.
(4) Munda grupo
ĤOOJ
- Nomoj: [f] Ho; [r] ĥo
- Popolo de munda grupo en Barato (Bihara ŝtato); 1,2 mln (1992).
- Kredantoj: precipe hinduistoj.
MUNDOJ
- Nomoj: [m] horoko; [f] Mundas; [r] munda
- Popolo de munda grupo en Barato (precipe ŝtato Biharo); 2,03 mln (1992). 20 mil Loĝas ankaŭ en Bangladeŝo.
- Lingvo: munda.
- Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ hinduistoj kaj kristanoj.
SANTALOJ
- Nomoj: [f] Santalis; [r] santali
- Popolo de munda grupo en Barato (6,2 mln, precipe ŝtatoj Biharo kaj Okcidenta Bengalio). Loĝas ankaŭ en Bangladeŝo, Nepalo kaj Butano. Totala kvanto: 6,3 mln (1992).
- Lingvo: santala.
- Konservas tradiciajn konfesojn, parto - hinduistoj.
(5) Va-Palauna grupo
VA
PALAUNGOJ
(6) Vjeta grupo
VJETNAMOJ
- Nomo: [m] kinj, vjet; [f] Vietnamiens; [r] vjetnamci
- Popolo, ĉefgento en Vjetnamio (61 mln). Loĝas ankaŭ en Kamboĝo, Tajlando, Laoso, Usono k.a. Totala kvanto: 62,15 mln (1992).
- Apartenas al sudazia raso.
- Lingvo: vjeta.
- Kredantoj: precipe budhistoj, taoistoj, konfuceanoj, parto - katolikoj, ankaŭ adeptoj de lokaj sinkretismaj konfesoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.