Aŭrangabado | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 431001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 175 116 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 5 366 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 53′ N, 75° 19′ O (mapo)19.8875.32Koordinatoj: 19° 53′ N, 75° 19′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 568 m [+] | ||
Areo | 219 km² (21 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aurangabad [+] | |||
Aŭrangabado (औरंगाबाद, el la persa de la trono fondita) estas universitata kaj milionurbo en la federacia ŝtato Maharaŝtro en la okcidento de Barato.
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 175 116 loĝantoj.
Bazaj informoj
- Supermara alteco: 568 m
- Areo: 196 км²
- Horzono: UTC + 5:30
- Telefonkodo: 240
- Poŝtkodo:
- 19° 47' norde, 75° 17' oriente Mapo
Historio
Aŭrangabado fondiĝis ĉirkaŭ la jaro 1610 je la nomo Kirki de la armeestro Malik Ambar veninta el Etiopio - li servis la regantojn de la sultanlando Ahmadnagar. Inter la jaroj 1682 kaj 1707 la urbo estis la rezidejo de la barata mogolo Aurangzeb. Honore al li la urbo ricevis sian nunan nomon.
Ekonomio
En la urbo nun interalie troviĝas fabrikejo de la aŭtomobila firmao Audi. Pluraj fabrikoj prilaboras kotonon.
Klimato
En Aŭrangabado duon-seka klimato regas. La temperaturo varias inter 9-40 °C. Plej ofte dum musono pluvas (junio-septembro). Jare pluvas po 725 mm.
Trafiko
Ĉe Aŭrangabado flughaveno funkcias.
Vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo
- kavaj temploj de Ellora; en distanco de 30 km, el la 5-a ĝis 10-a jarcentoj
- Historiaj konstruaĵoj kiel la Bibi-ka Maqbara, la maŭzoleo de la plej ŝatata edzino de Aurangzeb, kiu en 1679 estis konstruita modele la la konstruaĵo Taĝ-Mahalo, memorigas pri la epoko de la Mogola Imperio.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Carmel Berkson: The Caves at Aurangabad. Early Buddhist Tantric Art in India. Novjorko: Mapin Int. 1986.