Aŭrangabad | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 824101 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 102 244 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 72 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 45′ N, 84° 22′ O (mapo)24.7584.37Koordinatoj: 24° 45′ N, 84° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 108 m [+] | ||
Areo | 1419,7 km² ( 141 970 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Aŭrangabad, prononco, hindie औरंगाबाद, बिहार estas urbego en norda Barato, en sudokcidenta parto de subŝtato Biharo, en kantono de Gaja (Barato) en la samnoma distrikto, kie ĝi estas sidejo.

Demografio
En 2011 Aŭrangabad havis 102 244 da loĝantoj kun legopovo 86%, signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
Aŭrangabad situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 108 m super la marnivelo. Dehri troviĝas 23, kantona sidejo Gaja (Barato) 64, Ĝehanabad 81, subŝtata ĉefurbo Patnao 121, Hazaribag 132, Kolkato 474, ĉefurbo Delhio 833, Mumbajo 1348 kilometrojn (aere) .
Historio
Aŭrangabad estis disigita de distrikto de Gaja en 1972.
Ekonomio
La agrikulturo ludas primaran rolon en la ekonomio. En la urba najbareco oni kultivas rizojn, tritikojn, lentojn, kolzojn kaj fragojn. Nepre menciindas la elektrocentralo, produktadoj de cementoj, tapiŝoj kaj latunaĵoj.
Religioj
La ĉefa religio en Aŭrangabad estas hinduoj (75%), poste islamanoj (24%), la cetraj religioj malpli, ol 1%.
Lingvoj
En Aŭrangabad la loĝantaro parolis magahie kaj hindie.
Klimato
Aŭrangabad situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas mezume pli, ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono. La temperaturo varias inter 19-32 °C.
Trafiko
Aŭrangabad ne havas fervojan linion. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego el Dehri, Patnao, Dhanbad kaj Medidinagar, krome sola flankovojo kuras al la plej proksima fervoja linio. La plej proksima flughaveno en Gaja funkcias.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj
- monumento
Fontoj
- WikiTrans