Auckland Island | ||
---|---|---|
La insula interno de Auckland Island | ||
insulo | ||
Akvejo | Suda pacifiko | |
Insularo | Aŭklandoj | |
Geografia situo | 50° 43′ S, 166° 6′ O (mapo)-50.716666666667166.1650Koordinatoj: 50° 43′ S, 166° 6′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 42 km | |
Larĝo | 20 km | |
Areo | 510 km² | |
Plej alta loko | Cavern Peak 650 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Kabo Lovitt, la okcidenta punkto Novzelando | ||
La Aŭklanda Insulo (angle Auckland Island) estas la ĉefa insulo de la Aŭklandoj, nome neloĝata arkipelago de suda Pacifika Oceano apartenanta al Novzelando. Ĝi estis enskribita en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESCO kun la aliaj novzelandaj insuloj de Ĉeantarkto kiuj kuŝas en sama regiono laŭ la jenaj indikoj: 877-004 Auckland Isls, New Zealand S50.29 E165.52 62560Ha 1998.
Priskribo
La insulo havas proksimuman terareon de 510 km² kaj estas 42 km longa. Ĝi rimarkindas pro siaj krutaj klifoj kaj tereno, kiu staras ĝis ĉirkaŭ 600 m. Elstaraj montopintoj estas Cavern Peak (650 m), Monto Raynal (635 m), Monto D'Urville (630 m), Monto Easton 610 m, kaj Tower of Babel (Babelturo, 550 m).
Grava Birdareo
La insulo estas parto de la Grava Birda Areo (GBA) de Aŭklandoj, identigita tiele fare de BirdLife International pro la gravo de la insularo kiel reprodukteja areo de kelkaj specioj de marbirdoj same kiel por la endemia Aŭklanda kormorano, Aŭklanda kreko, Aŭklanda ralo kaj la Aŭklanda galinago.[1]
En kino
Vidu ankaŭ
50° 41′ Sudo 166° 05′ Oriento / 50.69 °S, 166.08 °O (mapo)
Notoj
- ↑ BirdLife International. (2012). Important Bird Areas factsheet: Auckland Islands. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 2012-01-23.