Aethia psittacula | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Urio Uria | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La Aŭkedoj estas holarktisa kaj neotropisa familio de la ordo de Ĥaradrioformaj birdoj. Ili aspektas iom kiel pingveno pro iliaj blanka kaj nigra koloroj, la rektiĝa pozicio kaj pro kelkaj el iliaj kutimoj. Tamen ili tute ne estas parencaj al pingvenoj.
Male al pingveno aŭkoj povas flugi (krom la Granda aŭko). Ili bone naĝas kaj subakviĝas, sed ilia ir-maniero aspektas iom plumpa. Pro la mallonga enverguro aŭkoj bezonas flugeti tre rapide por flugi.
Aŭkoj vivas mare kaj nur por bredi ili terenflugas. La plejmulto de la specioj bredas sur krutaj klifoj, ofte kune kun mevoj, petreloj kaj suloj.
Sistematiko
ORDO Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Subordo Lari
Familio Aŭkedoj Alcidae
- Hydrotherikornis (fosilio, en disputo)
- Subfamilio Petralcinae (fosilio, en disputo)
- Petralca
- Subfamilio Mancallinae (fosilio)
- Alcodes
- Praemancalla
- Mancalla
- Subfamilio Alcinae
- Miocepphus (fosilio)
- Tribo Alcini
- Urio
- Longbeka urio Uria aalge
- Dikbeka urio Uria lomvia
- Malgranda aŭko Alle alle
- Granda aŭko Pinguinus impennis (formortinta, ĉ.1844)
- Aŭko Alca torda
- Urio
- Tribo Synthliboramphini - Urietoj
- Synthliboramphus
- Kalifornia urieto, Synthliboramphus hypoleucus - foje en Endomychura
- Kravera urieto, Synthliboramphus craveri - foje en Endomychura
- Malnova urieto, Synthliboramphus antiquus
- Japana urieto, Synthliboramphus wumizusume
- Synthliboramphus
- Tribo Cepphini
- Cepphus
- Nigra urio Cepphus grylle
- Kolomburio, Cepphus columba
- Kurila urio, Cepphus (columba) snowi
- Karba urio, Cepphus carbo
- Cepphus
- Tribo Brachyramphini
- Brachyramphus
- Marmora urieto, Brachyramphus marmoratus
- Longbeka urieto Brachyramphus perdix
- Mallongbeka urieto, Brachyramphus brevirostris
- Brachyramphus
- Tribo Aethiini
- Kasina aŭko aŭ Aŭko de Cassin Ptychoramphus aleuticus
- Aethia
- Papagaŭko, Aethia psittacula
- Tufaŭko, Aethia cristatella
- Liphara aŭketo, Aethia pygmaea
- Malgranda aŭketo, Aethia pusilla
- Tribo Fraterculini - Fraterkuloj
- Rinocera Aŭko Cerorhinca monocerata
- Fraterkulo
- Atlantika fraterkulo Fratercula arctica
- Korna fraterkulo Fratercula corniculata
- Tufa fraterkulo Fratercula cirrhata
Biodiverseco de aŭkedoj ŝajnas esti pli alta dum la plioceno (Konyukhov, 2002).