aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2021:
Okazis la ferma ceremonio de la XXXII-a Olimpiko kaj transdono de la olimpika flago al la prezidanto de IOK, Thomas Bach, kiu redonis ĝin al Anne Hidalgo, urbestro de Parizo.
- En sia nova raporto, la ISKŜ admonis al tujaj, intensaj kaj tutmondaj agoj kontraŭ la tutmonda varmiĝo.
La Usona Buroo de la Censo publikigis rezultojn de la censo okazinta en 2020.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Okazis tajdo de incendioj en norda Alĝerio, kiu kaŭzis ĝis nun 69 mortojn.
Okazis pafado en la urbo Plymouth (Devon, Anglio), pro kiu pereis 6 homoj, inkluzive la pafiston.
Talibanoj eniris Kabulon kaj proklamis la finon de la milito. Prezidanto Aŝraf Ghani fuĝis el Afganio.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Inundoj en la regiono de la Nigra Maro okazigis pli ol 57 mortojn en Turkio.
Ismail Sabri Yaakob iĝis ĉefministro de Malajzio.
Atenco ĉe la flughaveno de Kabulo kie miloj da afganoj deziras forlasi la landon, okazigis pli ol 170 mortojn kaj 150 vunditojn.
La lastaj usonaj militistoj foriris el Kabulo, per kio finiĝis dudekjara milito en Afganio.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.