aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2016:
- Inundoj en Asamo, Barato, dum du semajnoj mortigas 28 personojn, tuŝas 1.6 milionojn kaj inundas areojn de la Nacia Parko Kaziranga, nome Monda heredaĵo de Unesko.
- Ekas la Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.
- Inundoj en orienta Meksiko okazigas 18 mortojn.
- Inundoj en Nord-Makedonio okazigas almenaŭ 21 mortojn.
- Pli ol cent mortoj pro subpremado fare de polico kontraŭ opoziciantoj (ĉefe en Oromio) en Etiopio.
- Atako de islamistoj kontraŭ hospitalo en Kveta, Pakistano, okazigas preskaŭ centon da mortintoj ĉefe advokatoj.
- Almenaŭ 80 mortintoj, el kiuj 10 infanoj en lernejo, pro bombardado en Jemeno fare de la koalicio estrita de Saudarabio.
- Almenaŭ 9 mortintoj, pro tertremo en suda Peruo.
- Almenaŭ 6 mortintoj, pro inundoj en Luiziano, Usono.
- Atenco de islamistoj kontraŭ nupto de kurdoj okazigas 50 mortojn kaj multajn vunditojn en la urbo Gaziantep, sude de Turkio.
- Finiĝas la Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo.
- La FARC anoncas definitivan batalhalton en Kolombio post pacnegocado okazinta en Kubo.
- Nova registaro en Tunizio de Youssef Chahed kiu iĝis la ĉefministro plej juna de la historio de Tunizio.
- Memmortiga atenco de ĝihadistoj dum nupto de ŝijaistoj ĉe Kerbala, Irako, okazigas almenaŭ 18 mortojn.
- Mortis fama meksika kantisto Juan Gabriel.
- Mortis usona aktoro Gene Wilder, fama ekzemple pro Young Frankenstein aŭ Willy Wonka & the Chocolate Factory.
- Italoj elŝipigas ĉirkaŭ 6 500 enmigrantojn el la marbordoj de Libio, kio iĝas rekorda nombro.
- Memmortiga atenco de ĝihadistoj kontraŭ rekrutejo en Adeno, Jemeno, okazigas almenaŭ 71 mortojn.
- Ambaŭ flankoj de enlanda milito en Jemeno akceptas komenci pacnegocadon.
- Ekvalidiĝas definitiva batalhalto en Kolombio inter registaro kaj FARC post pacnegocado okazinta en Kubo.
- Tumultoj kaj incendio de la parlamento en Gabono pro protestoj kontraŭ rezulto de balotado.
- Finiĝas la elpostenigo de la prezidantino de Brazilo nome Dilma Rousseff. Okazas tumultaj protestoj en la tuta lando.
- Naŭ maljunuloj mortas en maljunulejo de Iŭaizumi en la prefektejo Iŭate nordoriente de Japanio pro tajfuno Lionrock.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.