aŭgusto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2011.

1-a de aŭgusto

  • Forpasis la soveta, rusia aktorino Ĵanna Proĥorenko. Ŝi havis 71 jarojn.[1]
  • La Usona Domo de Reprezentantoj aprobis plialtigon de la limo de la ŝtata ŝuldo. 269 reprezentantoj voĉdonis por, 161 kontraŭ.[2]
  • Francio transdonis al la Nacia Transira Konsilio de Libio 259 milionojn da usonaj dolaroj el frostigitaj bankokontoj de Muamar Kadafi por aĉetado de manĝaĵoj kaj kuraciloj.[3]
  • Tribunalo de Varsovio (Pollando) decidis liberigi la eks-prezidanton de la lando Wojciech Jaruzelski de la partopreno en juĝprocezo pro ties malbona sanstato.[4]
  • Turkmenaj aŭtoritatoj deklaris, ke la urbo Abadano esti plene restarigita post eksplodoj de la 7-an de julio. Laŭ oficialaj informoj tiam pereis 15 homoj, laŭ rajtdefendantoj — 1382.[5]
  • La registaro de Hispanio eldonis la dekreton laŭ kiu toreo transiras de la ministrio pri internaj aferoj al la ministerio pri kulturo. Ĝi estas nomita "speco de arto kaj kultura valoro".[6]
  • Registaraj armeaj trupoj ekŝturmis la urbon Al-Bekamal (Sirio).[7]
  • Kontraŭ opoziciaj manifestaciantoj en Damasko (Sirio) estis ĵetitaj grenadoj farĉitaj je najloj fare de militistoj, sekve de kio pli ol 40 homoj etis vunditaj.[8]
  • Libiaj ribeluloj eniris la urbon Zliten.[9]

2-a de aŭgusto

  • Aviadilo Cessna 208 С-98А de aerfortoj de Brazilo, fluginta el Canoas al Rio-de-Ĵanejro kraŝis post du horoj da flugo. Ĉiuj 8 homoj pereis.[10]
  • Italio revokis sian ambasadoron Achille Amerio el Sirio pro "teruraj reprezalioj kontraŭ civiluloj".[11]
  • En infanĝardeno en Komsomolsko-ĉe-Amuro (Rusio) bombo eksplodis en manoj de kvinjara knabino, kiu estis vundita. La bombo estas taksata je 7 gramoj je TNT-ekvivalento. Supozata teroristo — 26-jara loka huligano — estis arestita.[12]

3-a de aŭgusto

4-a de aŭgusto

  • La ĉefministro de Pollando Donald Tusk sciigis, ke pro konkludoj de la enketkomisiono pri la Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 perdis siajn postenojn 10 altaj oficiroj kaj 3 generaloj de la aerfortoj.[21]
  • Matene apud Mumbai (Barato) ekdronis la ŝipo M.V. Rak Carrier. Ĉiuj 30 skipanoj estis savitaj.[22]
  • Speciala tribunalo por enketado de trouzoj de plenpovoj fare de aŭtoritatoj ordonis komenci enketadon pri la prezidanto de la Internacia Monunua Fonduso Christine Lagarde. Ŝi etas supozata pri enmiksiĝo en juĝprocezon inter la komercisto Bernard Tapie kaj la banko Bernard Tapie en 2007.[23]
  • La prezidanto de Turkio Abdullah Gül aprobis novan plej altan militestraron de la lando. Estro de la ĝenerala ŝtabo iĝis Necdet Ozel, la komandestro de teraj trupoj — generalo Hayri Kivrikoglu, la komandestro de marfortoj — la admiralo Emin Murat Bilgel, la komandestro de aerfortoj — generalo Mehmet Erten, la ĝendarmaron estros la generalo Bekir Kalyoncu.[24]

5-a de aŭgusto

  • En Pollando estis malestablita la elita 36-a regimento de la transporta aviado, kiu veturigis altrangulojn. Ĝiajn funkciojn ekprenos la flugkompanio LOT.[25]
  • En la urbo Ascensión (Meksiko) demisiis ĉiuj 26 policanoj proteste kontraŭ antaŭnelonga murdo de 2 policanoj kaj regulaj atakoj kontraŭ ili fare de narkotikistoj.[26]
  • La eksa ĉefministro de Ukrainio Julija Timoŝenko estis arestita. Oni akuzas ŝin pri trouzo de plenpovoj dum fari interkonsenton pri gaso kun Rusio en 2009.[27]
  • La eksa vic-ĉefministro de Pollando Andrzej Lepper, estro de la partio Memdefendo de la Respubliko Pollando estis trovita morta en varsovia oficejo de la partio. Oni diras ke li pendumis sin. Li havis 57 jarojn.[28]
  • Vespere helikoptero de ISAF estis trafita de misiilo de talibanoj en la provinco Vardak (Afganio). Pereis 38 homoj, inkluzive 31 batalantojn de la usona speciala taĉmento. Tio estas plej granda homperdo de la usona armeo en Afganio.[29]

6-a de aŭgusto

7-a de aŭgusto

La Esperanta Vikipedio atingis 150 000 artikolojn
  • La Esperanto-Vikipedio trapasis limon je 150 000 artikoloj.
  • La tumultoj, antaŭtage ekflamiĝintaj en la urboparto Tottenham de Londono (Britio), transiris al la najbara urboparto Enfield. Ilin partoprenis ĉirkaŭ 200 homoj. En Tottenham jam estis arestitaj 55 homoj.[35]
  • La teamo de Rusio venkis la teamon de Svislando en la Superfinalo de Eŭropa Ligo de plaĝa volejbalo — 6:4.[36]
  • En Nepalo ekvalidis malpermeso pri fumado en publikaj lokoj.[37]
  • Arkeologoj de la muzeo-protektejo Kulikovo pole (esperante Kulikova kampo) (Tula provinco, Rusio) trovis la urbon-fortreson Divjagorsk, kiu datiĝas je la 12-a jarcento.[38]
  • En Usono okazas striko de 45 mil kunlaborantoj de la firmao Verizon.[39]
  • Frumatene armeaj trupoj eksturmis la urbon Dair az-Zaŭr (Sirio).[40] Opozicio sciigas pri 38 mortigitoj kaj dekoj da vunditoj. Almenaŭ 7 homoj estis mortigitaj en la gubernio Homs.[41][42]

8-a de aŭgusto

  • Laŭ libiaj aŭtoritatoj NATO bombardis vespere la vilaĝon Maĝer apud Zliteno, sekve de kio peris 20 viroj, 32 virinoj kaj 33 infanoj. NATO neas tion.[43]
  • Tumultoj ekflamis en Birmingham (Britio). Amasoj de junuloj atakis vendejojn kaj McDonalds en centro de la urbo. 9 homoj estis arestitaj, en kelkaj stratoj polico starigis barojn. En Londono tumultoj disvastiĝis en pliajn urbopartojn: Hackney, Croydon, Lewisham kaj Peckham. La ĉefministro David Cameron deklaris, ke li ĉesigos sian ferion kaj revenos el Sardinio en Brition. Same faros la urbestro de Londono Boris Johnson.[44]
  • Saud-Arabio revokis sian ambasadoron el Sirio kaj alvokis la sirian prezidanton okazigi reformojn ĝis estas tempo por tio.[45]

9-a de aŭgusto

  • En Uzbekio estis blokita aliro al plej popularaj alilandaj retpaĝoj, inkluzive LiveJournal, retejoj de Deutsche Welle, Reuters kaj aliaj.[46]
  • La helikopteroj An-12 de la flugkompanio Avis-Amur, fluginta el Komsomolsko-ĉe-Amuro al la flughaveno Kepevejem (Ĉukotko, Rusio), kraŝis je 82 km de la vilaĝo Omsukĉan (Magadana provinco). Ĉiuj 11 skipanoj kaj pasaĝeroj pereis.[47]
  • En retpaĝoj de siria opozicio aperis informoj, ke la 72-jara eksa ministro pri defendo Ali Habib, demisiita antaŭtage pro "malbona sanstato", estis trovita morta en hotelo en Damasko.[48]
  • Daŭras tumultoj en Britio. Mortis en malsanulejo 26-jara pafvundita viro, trovita en aŭto en Croydon. En Londono estis arestitaj 525 homoj, 100 estis akuzitaj.[49] En Manchester kaj ties antaŭurboj, kaj en diversaj lokoj de West Midlands vespere okazis tumultoj. En Londono surstraten eliris 16 mil policanoj.[50]
  • Pasaĝera ŝipo, veturiganta pli ol 100 homojn de Granda Komoro al Anjuano, (la Komoroj) averiis. Pereis 50 homoj.[51]

10-a de aŭgusto

  • La eksa siria ministro pri defendo Ali Habib malaprobis en televidelpaŝo onidirojn pri sia morto.[52]
  • Brita polico unue ricevis permeson uzi akvoĵetilojn por dispelado de tumultantoj. En Londono jam estis arestitaj 768 homoj, akuzitaj 126. Oni sciigas pri 4 pereintoj kaj centoj da vunditoj.[53]
  • Retejo de ISAF sciigis, ke per punkta bato en la provinco Vardak (Afganio) estis neniigitaj de talibanoj, kiuj la 6-an de aŭgusto paffaligis la helikopteron de ISAF, mortiginte 38 usonanojn. Interalie estis mortigita la talibana komandestro Mullah Mohibullah.[54]
  • La armitaj fortoj de Nord-Koreio dufoje pripafis la insulon Jophjondo (Sud-Koreio).[55]
  • La ĉefministro de Japanio Naoto Kan deklaris, ke li eksiĝos post kiam la parlamento aprobos la du leĝprojektojn — pri renoviĝantaj energifontoj kaj lanĉo de ŝtataj obligacioj.[56]
  • Rospotrebnadzor portempe malpermesis flugadon de la helikopteroj An-12 en Rusio. Tion kaŭzis la antaŭtaga kraŝo de la helikoptero An-12 en Magadana provinco.[57]
  • Ĉinio komencis provŝipadon de sia unua aviadilŝipo Ŝi Lan, kiu eliris el ŝipkonstruejo en la urbo Dalian.[58]

11-a de aŭgusto

12-a de aŭgusto

13-a de aŭgusto

  • Aviadilo Cessna 207, fluginta al la vilaĝo Anvik, kraŝis vespere apudla vilaĝo McGrath je 360 km nord-okcidente de Anchorage (Alasko, Usono). Stiristo kaj unu pasaĝero pereis, 4 estis vunditaj.[68]
  • Dum la konĉerto en foiro en Indianao (Usono) kraŝis scenejo. Ĉirkaŭ 40 homoj estis grave vunditaj, 7 pereis tuj aŭ mortis en malsanulejoj.[69]

14-a de aŭgusto

  • Libiaj ribeluloj okupis la urbon Surman je 70 km de Tripolo kaj plejparton da la urbo Zaŭija je 47 km de ĝi.[70]
  • Apud la urbo Hub (Pakistano) falis je krutaĵo pasaĝera buso kun pilgrimantoj. Pereis almenaŭ 25 homoj.[71]
  • Matene siriaj tankoj kaj militŝipoj komencis pripafadon de la urbo Latakia. Ĝis vespere pli ol 20 homoj pereis, kelkdekoj estis vunditaj. Antaŭnokte grandaj rastadoj okazis en antaŭurboj de Damasko — Sakba kaj Hamrija. La registaro de Kanado deklaris plifortigon de sankcioj kontraŭ Sirio.[72]
  • Apud la flughaveno de Burley (Idaho, Usono) kraŝis malgranda aviadilo. Ĉiuj 4 homoj pereis.[68]

15-a de aŭgusto

16-a de aŭgusto

17-a de aŭgusto

18-a de aŭgusto

  • Sabloŝtormo trafis la urbon Fenikso (Arizono, Usono). Ĝia rapideco atingis 27 metrojn sekunde.[90]
  • Forta uragano trafis la lokon en norda Belgio, kie okazis la muzikfestivalo Pukkelpop. Almenaŭ 3 homoj pereis kaj kelkdekoj estis vunditaj, el kiuj ĉirkaŭ 10 grave.[91]
  • La oficiala listo de viktimoj de la reĝimo de Pinochet pliiĝis je 9800 homoj. Entute kvanto de viktimoj egalas al 40 018 homoj, el kiuj 3 065 estis mortigitaj aŭ malaperis.[92]
  • Kamikazo en farĉita je eksplodaĵoj aŭto eksplodis antaŭ la enirejo de usona militbazo en Gardez (Afganio).[93]
  • Usono, Britio, Germanio kaj Francio alvokis la prezidanton de Sirio Baŝar Asad demisii. Usono krome arestis ĉiujn aktivojn de siriaj potencoj en Usono kaj malpermesis importon de nafto kaj naftproduktoj el Sirio. Tio koncernas kvin ŝtatajn firmaojn: General Petroleum Corporation, Syrian Company for Oil Transport, Syrian Gas Company, Syrian Petroleum Company kaj Sytrol.[94]
  • Apud la urbo Ejlato (Israelo) estis atakita buso kun ekferiantaj militistoj. Baldaŭ eksplodis kelkaj bomboj, celantaj armean patrolon apud la limo kun Egipto kaj poste teroristoj pafis el de egipta teritoro, trafinte civilan aŭton. 7 homoj pereis, almenaŭ 26 estis vunditaj. Estis mortigitaj 2 teroristoj. Hamas neas sian komplicon je la atakoj.[95]
  • Libiaj ribeluloj okupis la gravan naftouzinon en la urbo Az-Zavija.[96]
  • En Madrido (Hispanio) miloj da homoj protestis kontraŭ multekosta baldaŭa vizito de la papo Benedikto la 16-a, kiu kostos al la ŝtata buĝeto ĉirkaŭ 73 milionoj da usonaj dolaroj. Dum interpuŝiĝoj kontraŭ katolikaj pilgrimantoj kaj polico estis vunditaj 11 homoj, inkluzive de 2 policanoj.[97]
  • La eksa vic-ĉefministro de Irako Tariq Aziz, kondamnita al mortopuno, petis la nunan ĉefministron Nuri al-Maliki rapidigi sian ekzekuton, ĉar li suferas je malsanoj.[98]
  • Svisio revokis sian ambasadoron el Sirio.[99]
  • En Grozno (Ĉeĉenio, Rusio) okazas operaco kontraŭ teroristoj, el kiuj 4 jam estis mortigitaj.[100]

19-a de aŭgusto

20-a de aŭgusto

21-a de aŭgusto

22-a de aŭgusto

23-a de aŭgusto

24-a de aŭgusto

  • Eŭropa Unio aldonis 15 personojn kaj 5 organizaĵojn el Sirio al listoj, enhavantaj tiujn, kontraŭ kiuj estas starigitaj sankcioj.[138]
  • La uragano Iren trafis Domingon. 4 homoj pereis, pli ol 2000 domoj estis inunditaj, 16 plene detruitaj, 88 loĝlokoj estis blokitaj.[139]
  • En Tripolo (Libio) nekonatoj atakis ambasadorejon de Venezuelo kaj frakasis ĝin.[140]
  • Libiaj ribeluloj deklaris, ke iu ajn mortiginta aŭ kaptinta Muamar Kadafi ricevos 1,6 milionojn da usonaj dolaroj.[141]

25-a de aŭgusto

26-a de aŭgusto

  • En la urbo Ŝerŝel (Alĝerio) du kamikazoj eksplodigis sin apud kazernoj. Pereis 36 homoj, inkluzive 12 militistojn (laŭ AFP — 18 kaj 16).[147]
  • Tribunalo en Moskvo (Rusio) faris ordonon pri aresto de Dmitrij Pavluĉenkov, supozata organizanto de la murdo de Anna Politkovskaja.[148]
  • Daŭras batalado apud Sirto (Libio).[149]
  • Aŭto farĉita je eksplodaĵoj trafis la oficejon de UN en Abuĝo (Niĝerio). Pereis 18 kaj estis vunditaj ĉirkaŭ 60 homoj. Respondecon pri tio prenis al si la islamisma grupo Boko Haram.[150][151]
  • La pasaĝera trajno N 6 de la fervoja kompanio Amtrak trafis la agrikulturan aŭton en traknivela pasejo en Nebrasko (Usono). Kelkaj homoj estis vunditaj.[152]
  • Je 19:16 (loka horo) apud la vilaĝo Ĉernigovka (nemalproksime de la urbo Usurijsko, Rusio) dum trejna flugo akcidentis la milita helikoptero Mi-24. 1 homoj pereis, 2 (laŭ aliaj 3) saviĝis. Post tio flugado de Mi-24 en la lando estis potempe ĉesigitaj.[153]
  • Apud la vilaĝo Ŝuvoje (Egorjevska distrikto, Moskva provinco, Rusio) falis sporta aviadilo Jak-52. 2 homoj pereis.[154]
  • En Abĥazio komenciĝis prezidanta balotado.[155]
  • Tribunalo pliigis je 2 jaroj kaj 8 monatoj la tempon de malliberigo de la eks-prezidanto de Tajvano Chen Shui-bian, kondamnita pro monlavado kaj falsado de dokumentoj.[156]
  • La ĉefministro de Japanio Naoto Kan eksiĝis de la posteno de la partiestro de la Demokrata Partio de Japanio.[157]

27-a de aŭgusto

  • Okazis la prezidanta balotado en Singapuro. Venkis la eksa vic-ĉefministro Toni Tann, kiu gajnis 35 % da voĉdonoj. Lia ĉefa rivalo Tan Ĉen Bok ricevis malpli je 0,3 %.[158]
  • Forpasis la fama soveta, rusia aktorino Ija Savvina. Ŝi havis 75 jarojn.[159]
  • La uragano Iren trafis Usonon, pro kio en Norda Karolino pereis 1 homo.[160]
  • Okazis eksplodo en uzino de plastikaĵoj en la urbo Gumi (Sud-Koreio), sekve de kio pereis 5 kaj estis vunditaj 2 homoj.[161]
  • Aleksandr Ankvab venkis en la prezidanta balotado en Abĥazio, gajninte 54,9 %. Lia rivalo Sergej Ŝamba ricevis ĉirkaŭ 20 %.[162]
  • Pro pluvegoj rompiĝis la digo en la rivero Sunĵa (Ĉeĉenio, Rusio). En Grozno pli ol 2400 homoj estis evakuitaj, 640 domoj inunditaj.[163]
  • Libiaj ribeluloj deklaris pri trovo en la rezidejo de Muamar Kadafi Bab al-Azizija pli ol 150 kadavroj. Ili asertas, ke temas pri prizonuloj mortigitaj de gardistoj antaŭ foriro.[164]

28-a de aŭgusto

29-a de aŭgusto

  • La itala novaĵaentejo ANSA sciigis, ke Muamar Kadafi kaŝas sin en la urbo Beni Valid (Libio).[174]
  • Armeaj trupoj blokis la urbon Rastanon (Sirio), en kiun antaŭe fuĝis dekoj da dizertintoj-sunaistoj. Aŭdiĝas pafado.[175]
  • La armeo de Israelo komencis pretigi judajn loĝantojn de Cisjordanio al eblaj manifestacioj de palestinanoj post baldaŭa voĉdono en UN pri sendependiĝo de Palestino.[176]
  • Post sephora interparolo kun la estro de Norda Ligo Umberto Bossi la ĉefministro de Italio Silvio Berlusconi konsentis ne enkonduki la «imposton por riĉuloj». Anstataŭe estis plialtigitaj aliaj impostoj kaj malaltigita subteno al lokaj registaroj.[177]
  • La ministro pri eksteraj aferoj de Irano Ali Akbar Salehi deklaris, ke la prezidanto de Sirio Baŝar Asad devas konsideri «laŭleĝajn postulojn» de homoj, kiuj partoprenas kontraŭregistarajn manifestaciojn, ĉar alie tuta Mezoriento dronos en kaoso.[178]
  • La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh kaj opozicio interkonsentis okazigi la prezidantan balotadon ene de tri monatoj. Ĝis tiu tempo prezidantajn taskojn plenumos la nuna vic-prezidanto Abduraba Mansur Hadi.[179]
  • Armeo de Jemeno sciigis pri mortigo de 26 kaj vundigo de 38 batalantoj de Al-Kajeda en la sudo de la lando apud la urbo Zindĵibaro. Antaŭtage de militaviadiloj bombardis fortikaĵojn de teroristoj en sama distrikto.[180]
  • 20-jara araba loĝanto de Cisjordanio kun tranĉilo en mane kaj krio Alaĥ akbar atakis homojn apud la noktoklubo Haoman 17 (Jerusalemo, Israelo) kaj vundis 7 aŭ 8 homojn, sed estis kaptita de policanoj.[181]

30-a de aŭgusto

31-a de aŭgusto

Referencoj

  1. Умерла актриса Жанна Прохоренко ruse
  2. Палата представителей одобрила повышение лимита госдолга США ruse
  3. Франция передала ливийским повстанцам арестованные деньги Каддафи ruse
  4. Войцеха Ярузельского избавили от суда ruse
  5. Власти Туркмении сообщили о полном восстановлении Абадана ruse
  6. Испанские власти признали корриду видом искусства ruse
  7. Сирийские танки вошли в город на границе с Ираком ruse
  8. Сирийских демонстрантов закидали гранатами ruse
  9. Ливийские повстанцы взяли город Злитан ruse
  10. В Бразилии потерпел крушение самолет ВВС ruse
  11. Италия отозвала своего посла из Дамаска ruse
  12. Задержан подозреваемый в причастности ко взрыву в детском саду ruse
  13. В катастрофе вертолета в Индонезии погибли девять человек ruse
  14. Libya Allying With Islamists, Qaddafi Son Says angle
  15. Совбез ООН осудил насилие в Сирии ruse
  16. Ливийцы атаковали корабль ВМС Италии ruse
  17. Умер пианист Николай Петров ruse
  18. S.Sudan rebel group declares ceasefire Arkivigite je 2012-05-29 per Archive.today angle
  19. На юге Ливана прошли столкновения между шиитами ruse
  20. В Каире начался суд над Хосни Мубараком ruse
  21. Из-за катастрофы под Смоленском офицеры польских ВВС лишились работы ruse
  22. Nine crewmen rescued from sinking ship angle
  23. В отношении нового директора МВФ началось расследование ruse
  24. President Gül approves Turkey's new top military brass angle
  25. Польша распустила специальный президентcкий авиаполк ruse
  26. В мексиканском городе уволились все полицейские ruse
  27. Юлия Тимошенко арестована ruse
  28. Scandal-hit Polish politician Andrzej Lepper dead angle
  29. При крушении вертолета в Афганистане погиб 31 спецназовец США ruse
  30. Over 300,000 protest across country against cost of living angle
  31. Riots in Tottenham after Mark Duggan shooting protest angle
  32. После беспорядков в Лондоне арестованы 42 человека ruse
  33. На юго-востоке Китая эвакуировали около 300 тысяч человек ruse
  34. Японский премьер призвал отказаться от ядерной энергии ruse
  35. Arrests In Enfield Amid Looting And Violence angle
  36. Сборная Россия по пляжному футболу выиграла Суперфинал Евролиги ruse
  37. В Непале запретили курить в общественных местах ruse
  38. В Тульской области нашли руины древнего города ruse
  39. 45 тысяч сотрудников Verizon устроили забастовку ruse
  40. Сирийские войска начали штурм мятежного города ruse
  41. При штурме мятежного города в Сирии убиты 20 человек ruse
  42. Количество погибших в Сирии приблизилось к 60 ruse
  43. НАТО отказалось признать гибель 85 человек в результате авиаудара ruse
  44. Во втором по величине городе Великобритании начались погромы ruse
  45. Саудовская Аравия отозвала посла из Сирии ruse
  46. В Узбекистане усилили интернет-блокаду ruse
  47. В Магаданской области найден "черный ящик" Ан-12 ruse
  48. Сирийские оппозиционеры объявили о смерти бывшего министра обороны ruse
  49. В лондонских беспорядках появился первый погибший ruse
  50. В Манчестере вновь произошли уличные беспорядки ruse
  51. At least 50 drown after Comoros boat capsizes Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine angle
  52. Экс-министр обороны Сирии опроверг слухи о своей смерти ruse
  53. Английской полиции впервые разрешили применить брандспойты ruse
  54. Американцы отомстили талибам за сбитый вертолет НАТО ruse
  55. КНДР во второй раз за день обстреляла юнжнокорейский остров Енпхендо ruse
  56. Премьер-министр Японии назвал условия отставки ruse
  57. Ространснадзор приостановил полеты Ан-12 ruse
  58. Китай начал ходовые испытания своего первого авианосца ruse
  59. В Челябинской области сошел с рельсов состав с углем ruse
  60. При обстреле мечети в Хасавюрте погибли два человека ruse
  61. Совет министров Италии принял план экономии бюджета ruse
  62. Nie znaleźli już nikogo więcej pod wagonem pole
  63. На границе Мексики и США нашли 300-метровый тоннель ruse
  64. Переговоры президентов России и Украины закончились провалом ruse
  65. Шииты отказались участвовать в парламентских выборах в Бахрейне ruse
  66. Shell fights spill near North Sea oil platform angle
  67. Медведев ввел санкции против Ливии ruse
  68. 1 2 При крушении двух самолетов в США погибли шесть человек ruse
  69. Число жертв обрушения сцены в Индиане достигло семи человек ruse
  70. Ливийские повстанцы захватили город к западу от Триполи ruse
  71. Pakistan's bus accident death toll rises to 25 angle
  72. От действий ВМС Сирии погибли десятки человек ruse
  73. США аккредитовали посла ливийских повстанцев ruse
  74. "Troops deployed to northern Honduras after clashes leave 11 dead" angle
  75. На Новую Зеландию обрушился сильнейший за 70 лет снегопад ruse
  76. Сирийские войска взяли в осаду город Латакия ruse
  77. Израильские самолеты нанесли серию ударов по сектору Газа ruse
  78. Китайская армия взяла в осаду тибетский монастырь ruse
  79. В Японии впервые с аварии на "Фукусиме" запустили ядерный реактор ruse
  80. Число привлеченных к суду британских погромщиков превысило тысячу ruse
  81. ПАК ФА совершил первый полет на МАКС-2011 ruse
  82. Dag Hammarskjöld: evidence suggests UN chief's plane was shot down angle
  83. Власти Сирии заявили о завершении операций в двух городах ruse
  84. Йеменская оппозиция собрала совет для свержения президента ruse
  85. Трибунал обнародовал итоги расследования убийства ливанского премьера ruse
  86. Башар Асад объявил о прекращении всех военных операций в Сирии ruse
  87. Турецкие самолеты нанесли удары по базам курдских боевиков в Ираке ruse
  88. Президент Эстонии встретился с Далай-ламой ruse
  89. В горах Чечни убиты семь боевиков ruse
  90. Финикс накрыла песчаная буря ruse
  91. На рок-фестивале в Бельгии из-за урагана погибли три человека ruse
  92. Chile recognises 9,800 more victims of Pinochet's rule angle
  93. У входа на базу США в Афганистане взорвался смертник ruse
  94. Мировое сообщество призвало Башара Асада уйти в оставку ruse
  95. ХАМАС опроверг причастность к терактам в Израиле ruse
  96. Ливийские повстанцы захватили важный нефтяной завод ruse
  97. На демонстрациях против папы Римского в Мадриде пострадали 11 человек ruse
  98. Тарик Азиз попросил поскорее его казнить ruse
  99. Швейцария отозвала посла из Сирии ruse
  100. Кадыров возглавил спецоперацию против боевиков в Грозном ruse
  101. New Boeing 747-8 Freighter Certified for Entry into Service angle
  102. Бывший премьер-министр Ливии перешел к повстанцам ruse
  103. Ливийские повстанцы отвоевали центр города Злитан ruse
  104. Турецкие ВВС разбомбили 28 баз курдов в Ираке ruse
  105. 1 2 Египет отозвал своего посла из Израиля ruse
  106. Число жертв серии терактов в Кабуле достигло восьми человек ruse
  107. В Пакистане во время пятничной молитвы взорвали мечеть ruse
  108. У берегов Японии произошло мощное землетрясение ruse
  109. Обама прекратил массовые депортации нелегалов ruse
  110. На траурной церемонии в Зимбабве столкнулись самолеты ruse
  111. Plane crash near Resolute Bay kills 12 angle
  112. Кремль подтвердил приезд Ким Чен Ира ruse
  113. Brazil claim impressive fifth title Arkivigite je 2011-10-16 per la retarkivo Wayback Machine angle
  114. Повстанцы начали штурм Триполи ruse
  115. Египетские протестующие сорвали флаг с крыши посольства Израиля ruse
  116. ХАМАС объявил о прекращении перемирия с Израилем ruse
  117. ХАМАС обстрелял Израиль ракетами ruse
  118. Ночные взрывы у махачкалинского гипермаркета признали терактом ruse
  119. ХАМАС заявил о прекращении ударов по Израилю ruse
  120. Правительство Каддафи потребовало срочного перемирия ruse
  121. Police hunt 30,000 rioters angle
  122. Израильские военные арестовали 120 членов ХАМАСа ruse
  123. Прокуратура согласилась снять обвинения с Доминика Стросс-Кана ruse
  124. От Каддафи сбежал премьер-министр ruse
  125. Великобритания отдаст ливийские счета революционерам ruse
  126. В Индии утонули более 40 паломников ruse
  127. Убит глава Сергиева Посада ruse
  128. При штурме Триполи убиты 1300 человек ruse
  129. China’s Railway Locomotive First Time for exportation to The EU Market Arkivigite je 2015-09-12 per la retarkivo Wayback Machine angle
  130. По факту взрыва на полигоне Ашулук возбудили дело ruse
  131. Once-a-century earthquake rattles East Coast Arkivigite je 2011-08-26 per la retarkivo Wayback Machine angle
  132. Повстанцы прорвались в резиденцию Каддафи ruse
  133. Повстанцы захватили резиденцию Каддафи ruse
  134. Сын Каддафи встретился с иностранными журналистами в Триполи ruse
  135. Сирийская оппозиция создала Национальный совет ruse
  136. Турецкая армия уничтожила 100 курдских боевиков за неделю ruse
  137. Сборная России заняла второе место в медальном зачете Универсиады ruse
  138. Notice for the attention of the persons and entities to which restrictive measures provided for in Council Decision 2011/273/CFSP, as implemented by Council Implementing Decision 2011/515/CFSP, and in Council Regulation (EU) No 442/2011, as implemented by Council Implementing Regulation (EU) No 843/2011 concerning restrictive measures against Syria apply (2011/C 245/02) angle
  139. Жертвами урагана "Ирэн" стали пять человек ruse
  140. В Триполи разгромили посольство Венесуэлы ruse
  141. Повстанцы объявили награду за голову Каддафи ruse
  142. Войска Каддафи сорвали наступление повстанцев на Сирт ruse
  143. Ким Чен Ир уехал из России через Внутреннюю Монголию ruse
  144. На Шри-Ланке отменят 28-летнее чрезвычайное положение ruse
  145. Место Ливии в Лиге арабских государств отдали повстанцам ruse
  146. ВВС Израиля нанесли новые удары по сектору Газа ruse
  147. В результате теракта в Алжире погибли 36 человек ruse
  148. Арестован подозреваемый в организации убийства Политковской ruse
  149. Британцы уничтожили бункер Каддафи в Сирте ruse
  150. Число жертв взрыва в Нигерии выросло до 18 человек ruse
  151. Нигерийские исламисты взяли на себя ответственность за взрыв в здании ООН ruse
  152. В США сошел с рельсов пассажирский поезд ruse
  153. В Приморье разбился вертолет Ми-24 ruse
  154. При падении Як-52 в Подмосковье погибли два человека ruse
  155. В Абхазии начались президентские выборы ruse
  156. Taiwan ex-president Chen Shui-bian gets extra jail term angle
  157. Премьер-министр Японии Наото Кан ушел в отставку ruse
  158. На выборах президента Сингапура потребовался пересчет голосов ruse
  159. Скончалась Ия Саввина ruse
  160. В США из-за урагана "Ирэн" погиб человек ruse
  161. При взрыве на заводе в Южной Корее погибли пять человек ruse
  162. ЦИК Абхазии подвел окончательные итоги выборов ruse
  163. Из-за прорыва дамбы в Грозном эвакуировали 2400 человек ruse
  164. В резиденции Каддафи нашли 150 тел ruse
  165. Североафриканская "Аль-Каеда" взяла на себя ответственность за теракт в Алжире ruse
  166. В Багдаде смертник взорвал 28 человек ruse
  167. Гонщики Red Bull завоевали дубль на Гран-при Бельгии Arkivigite je 2011-11-07 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  168. Повстанцы отвергли предложение Каддафи о переговорах ruse
  169. Войска Асада провели рейд на северо-западе Сирии ruse
  170. Девять человек стали жертвами урагана в США ruse
  171. НАТО и ЕС отказались признать легитимность выборов в Абхазии ruse
  172. Александр Поветкин выиграл бой с Русланом Чагаевым ruse
  173. От взрыва на турецком курорте пострадали семеро россиян ruse
  174. Итальянские СМИ нашли убежище Каддафи ruse
  175. Сирийские войска окружили город Растан ruse
  176. IDF training Israeli settlers ahead of 'mass disorder' expected in September angle
  177. Berlusconi drops tax hike for the rich angle
  178. Иран призвал Сирию провести реформы ruse
  179. Yemen's Saleh commits to presidential elections-agency Arkivigite je 2012-03-24 per la retarkivo Wayback Machine angle
  180. Йеменские военные уничтожили 26 боевиков "Аль-Каеды" ruse
  181. В Тель-Авиве палестинец ранил восемь человек ruse
  182. В результате двойного теракта в Грозном ранены 22 человека ruse
  183. В Душанбе открыли самый высокий флагшток в мире ruse
  184. Bolivia: Senior officials jailed over 2003 protests angle
  185. Число жертв урагана "Ирэн" в США выросло до 40 человек ruse
  186. Умерла исполнительница романсов Алла Баянова ruse
  187. Израиль отправил к берегам Египта два боевых корабля ruse
  188. Пукач частично признал свою вину ruse
  189. 1 2 Алжир пообещал передать Каддафи суду в Гааге ruse
  190. Сирийские войска убили семерых демонстрантов ruse
  191. Совет безопасности продлил мандат миссии ООН в Ливане ruse
  192. В Хорватии начался процесс над бывшим премьер-министром ruse
  193. Cnt: "Gheddafi è qui, nostro diritto ucciderlo" Frattini: "Dopo Sirte, stop a missione Nato" itale
  194. МВФ согласился выделить Сербии миллиард евро ruse
  195. Израиль арестовал одного из лидеров ХАМАС ruse
  196. В результате наводнений в Нигерии погибли свыше 100 человек ruse
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.