aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
1-a de aŭgusto
- Plena suna eklipso videblas en norda Kanado, Gronlando, centra Rusio, orienta Kazaĥstano kaj okcidentaj Ĉinio kaj Mongolio.
3-a de aŭgusto
- Mortis en Moskvo Aleksandr Solĵenicin, rusa verkisto kaj historiisto.
4-a de aŭgusto
7-a de aŭgusto
- Per intensa arteleria bombado komenciĝis armita konflikto inter Kartvelio kaj Sud-Osetio en Cĥinvalo.
8-a de aŭgusto
- Okazas en la Nacia Stadiono de Pekino la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2008.
12-a de aŭgusto
13-a de aŭgusto
- Prezidento de Abĥazio Sergej Bagapŝ publike anoncis, ke la Kodora valo estas nun plene kontrolata de lia registaro. La valo estis la sola parto de Abĥazio, kiun regis Tbiliso per speciale establita „registaro de la Supra Abĥazio“.
14-a de aŭgusto
- Pli ol 12 mil rifuĝintoj revenis el Rusio al siaj loĝlokoj en Sud-Osetio, informas Interfaks. Ankoraŭ 14,7 mil restas en sudaj regionoj de Rusio. La tuta antaŭmilita loĝantaro estas taksata 72 mil personoj, el kiuj duono loĝis en Cĥinvalo.
- Matene kartveliaj fontoj informis, ke rusiaj trupoj forlasis la urbon Gori, transdoninte kontrolon pri ĝi al la reveninta urba administracio.
16-a de aŭgusto
- Rusia prezidento Dmitrij Medvedev subskribis planon de repaciĝo en la regiono de oseta-kartvela konflikto. Antaŭe siajn subskribojn sub la repaciga principaro metis kartvelia prezidento Miĥeil Saakaŝvili kaj prezidentoj de Abĥazio kaj Sud-Osetio.
18-a de aŭgusto
- Pakistana Prezidento Pervez Muŝaraf demisiis de sia posteno.
20-a de aŭgusto
26-a de aŭgusto
- Rusia prezidento Dmitrij Medvedev subskribis agnoskon de sendependiĝo de Abĥazio kaj Sud-Osetio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.