aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2020
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj informis, ke ili lanĉis la unuan el kvar reaktoroj de la nuklea elektrostacio Barakah (arabe: Beno) — la unua en la araba mondo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ĉefministro de Pakistano Imran Khan prezentis novan politikan mapon, kiu indignigis Baraton. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Eksplodo en Bejruto (Libano) mortigis almenaŭ 100 homojn kaj vundis pli ol 4000. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Iama Reĝo de Hispanio Johano Karlo la 1-a foriris al volonta ekzilo pro skandalo, kaŭzita de financa korupto.
- La nova prezidanto de Pollando Andrzej Duda faris oficialan ĵuron. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Finiĝis la prezidanta baloto en Belorusio.
- Almenaŭ 728 homoj estis vunditaj kaj unu pereis dum protestoj en Bejruto (Libano), kaŭzitaj de la eksplodo en la haveno. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Estis anoncitaj anticipaj rezultoj la prezidanta baloto en Belorusio: Aleksandro Lukaŝenko ricevis 80,23%, lia ĉefa konkuranto Svetlana Tiĥanovskaja — 9,9%. Ŝi kontestas tion kaj akuzas la aŭtoritatojn pri totala falsado. La tutan nokton daŭris opoziciaj protestoj, dispelataj de OMON. Oni raportas pri 3000 arestitoj, dekoj da vunditoj kaj unu pereinto. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Joe Biden anoncis, ke usona senatanino Kamala Harris estos vicprezidantkandidato en la prezidanta elekto en 2020.
- La unua rusia vakcino kontraŭ COVID-19 estas oficiale registrita por limigita uzado. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Svetlana Tiĥanovskaja forlasis Belorusion, forveturinte al Litovio. Ŝi plu konsideras sin gajninto de la prezidanta baloto, sed alvokis siajn subtenantojn ĉesigi protestojn surstrate. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Oni anoncis ke Israelo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kun perado de Usono interkonsentis pri kompleta normaligo de la rilatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Eŭropa Unio deklaris, ke ĝi ne agnoskas rezultojn de la prezidenta baloto en Belorusio pro la amasa falsado. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Militistoj en Malio arestis prezidanton Ibrahim Boubacar Keïta kaj devigis deklari dissolvon de la registaro kaj parlamento. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En la urbo Kolonjo (Germanio) komenciĝis proceso kontraŭ Jörg L., akuzata pri pedofilio. Enketado de liaj fiagoj sekvigis malkovron de reto el 30 mil pedofiloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- en Hajnano (Ĉinio) okazis renkontiĝo inter la ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi kaj lia pakistana kolego Shah Mahmood Qureshi dum kiu ili interkonsentis pri akcelado de konstruado de la Ĉino-Pakistana Ekonomia Koridoro kadre de la ĉina strategia iniciato Zono kaj Vojo. Oni planas investi tiucele 62 miliardojn da dolaroj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Prezidanto de Turkio Recep Tayyip Erdoğan anoncis malkovron de la granda gasminejo kun kapacito 320 miliardoj da kubaj metroj. Ĝi situas en la Nigra maro kaj estas la plej granda gasminejo en tiu ĉi maro kaj Turkio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Sveda ekologia aktivulino Greta Thunberg sciigis ke ŝi revenas al lernejo, kiun ŝi forlasis antaŭ unu jaro por sia tutmonda kampanjo celinta haltigi klimatan ŝanĝon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Sirio okazis kolizio de rusiaj kaj usonaj militveturiloj, dum kiu rusia blendveturilo ramis tiun usonan. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Istanbulo (Turkio) mortis la 42-jara Ebru Timtik, advokato, defendanto de homaj rajtoj. Ŝi malsatstrikis 238 tagojn, postulante justan juĝon por si kaj 17 siaj kolegoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En Ĵubo, ĉefurbo de Sud-Sudano okazas subskribo de packontrakto inter la registaro de Sudano kaj la Sudana Revolucia Fronto. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.