aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen ekestos listo de okazaĵoj en aŭgusto 2017:
- Eksplodo mortigis almenaŭ 29 personojn kaj vundis dekojn ĉe ŝijaisma moskeo en Herato, Afganio.
- Opoziciestroj Leopoldo López kaj urbestro de Karakaso Antonio Ledezma estis reenprizonigitaj en Venezuelo.
- Princo Filipo, Duko de Edinburgo, retiriĝis el publikaj aperoj je aĝo de 96.
- Prezidento Paul Kagame estis reelektita en Ruando.
- En Aneho, Togolando komenciĝas la 73-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto.
- Islamistoj de Boko Haram mortigis 11 katolikojn en Ozubulu, Ŝtato Anambra, Niĝerio.
- La voĉdonantoj de Maŭritanio aprobas nuligon de la Senato.
- Iama ĉefministro de Pakistano nome Naŭaz Ŝarif estis elpostenigita pro korupto en la kazo de la Panamaj Paperoj.
- El 50 al 80 migrantoj dronis en klopodo eliri el Korno de Afriko.
- Almenaŭ 36 personoj mortis pro busakcidento en la provinco Ŝenŝjio, Ĉinio. La buso estis veture inter Ĉengduo kaj Lŭojango.
- Du trajnoj koliziis en Aleksandrio, Egiptio, kio okazigis almenaŭ 43 mortojn kaj vundojn al aliaj almenaŭ 55 personoj.
- La balota instanco konfirmis venkon de la prezidanto Uhuru Kenyatta de Kenjo, dum la opozicio de Raila Odinga, malakceptas tiun konfirmon. Tumultoj okazas.
- Ĉirkaŭ 70 infanoj en la ŝtata Hospitalo Baba Raghav Das en Gorakhpur, Utar-Pradeŝo, Barato, mortis, plej parte pro manko de likva oksigeno pro nepago fare de la ŝtata registaro.
- Atenco kontraŭ restoracio en Vagaduguo, Burkino, rezultis en 17 viktimoj kaj 3 atencintoj mortintaj.
- Almenaŭ 600 personoj mortiĝis pro kotolavango en Fritaŭno, Sieraleono.
- Dek tri homoj mortis pro arbofalo dum festo en Madejro, Portugalio.
- 27 personoj mortis pro memmortiga atenco en merkato de Kondunga, nordokcidente de Niĝerio.
- Insurekcio en prizono de la ŝtato Amazonas, sude de Venezuelo, okazigis almenaŭ 37 mortojn kaj 14 vunditojn.
- Almenaŭ 16 mortintaj viktimoj kaj 5 atencintoj pro du terorismaj atencoj de ĝihadistoj en Barcelono, Katalunio, Hispanio.
- La polico de Filipinoj mortigis almenaŭ 80 personojn en tri tagoj dum lukto kontraŭdroga.
- Almenaŭ 23 mortintoj kaj 64 vunditoj pro trajnakcidento en la subŝtato Utar-Pradeŝo, Barato.
- 100 mortoj dum unu nokto en Barato kaj Bangladeŝo pro inundoj. Ĉirkaŭ 800 mortoj dum kelkaj tagoj.
- El 21a al 23a tajfuno Hato frapis Ĉinion (ankaŭ Filipinojn) kaj okazigis 26 mortojn kaj grandajn damaĝojn.
- Balotoj en Angolo kun la ĝisnuna prezidento José Eduardo dos Santos ekster la kandidataro por la unua fojo.
- 40 mortoj pro du ŝipovrakoj dum du tagoj en Brazilo.
- Almenaŭ 32 mortoj en Barato pro tumultoj post esti kondamnita pro seksa perforto amaskomunikila guruo Gurmeet Ram Rahim Singh Ji Insan.
- La eks-ĉefministrino de Tajlando, Yingluck Shinawatra, fuĝis pro ebla prizonkondamno.
- Uragano Harvey tuŝis la marbordon de Teksaso, Usono, kaj okazigis naŭ mortojn, enormajn damaĝojn kaj inundojn.
- Irakaj trupoj konkeris la urbon Tel Afar, Irako, el iama teritorio de Islama Ŝtato.
- La inundoj pro Uragano Harvey en Teksaso, Usono, jam okazigis tridek mortojn, 30,000 senhejmigitojn kaj enormegajn damaĝojn, inkluzive en la naftindustrio.
- Pli ol 3000 mortoj dum la lasta monato en Suda Azio pro inundoj de musono, la plej terura en la lastaj jaroj.
- Almenaŭ 34 mortintoj pro falo de konstruaĵo en Mumbajo, Barato.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.